La Falko (itale Federigo degli Alberighi) estas novelo fare de Giovanni Boccaccio, publikigita en la Dekamerono en 1353. La rakonto temas pri Federigo, nobelo kiu perdas siajn posedaĵojn kaj pri lia amo por Giovanna.

La falko
literatura rolulo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Ĉi tiu rakonto estas konsiderata unu el la plej klasikaj rakontoj de ĉi tiu periodo kaj ĉiuj karakterizaĵoj de la novelo povas esti identigitaj en ĝi.

Intriga resumo redakti

La intrigo de la rakonto okazas en Florenco en la Mezepoko kaj estas rakontita fare de ĉioscia rakontanto. La juna nobelo Federigo, filo de Filippo Albirigo, enamiĝas al la junulino Giovanna, la plej bela el la knabinoj de Florenco, kiu ne respondas al liaj svatoj. Federigo provas imponi Giovanna per paradoj kaj festadoj, ĝis li elspezas sian tutan monon kaj restas kun nenio sed eta kabano en la urbo Campi kaj sia fidela falko. Post la morto de la edzo de Giovanna, ŝi translokiĝas kiel kutime somere al domego en la vilaĝo de Federigo, kie ŝia juna filo amikigas lin kaj enamiĝas al lia falko.

Post kiam ili revenas al Florenco, la sopiro de la filo de Giovanna al la falko pliiĝas, li malsaniĝas kaj petas al ŝi preni la falkon de Federigo. Giovanna kiu konstatas la malbonan sankondiĉon de sia filo alproksimiĝas al Federigo kiu preparas festenon por ŝi. Tamen, al Federigo restas nenio de lia iama vivo, li fariĝis preskaŭ senhava, kaj do li decidas oferi sian fidelan falkon por la ĉefplado de la festeno. Ĉe la festeno, Giovanna petas vidi la falkon, nesciante ke en tiu ĉi momento ŝi fakte estas manĝanta ĝin. Post kiam Federigo klarigas al Giovanna kio okazis, Giovanna revenas al ŝia hejmo frustrita kaj post ne multaj tagoj ŝia filo mortas pro sia malsano. Post la morto de ŝia filo, la fratoj de Giovanna estas konsternitaj dirante, ke ŝi estis vidvino jam en ŝia junaĝo sed ŝi respondas ke ŝi nur jesos geedziĝi kun Federigo, kvankam li estas malriĉa. Finfine, Federigo kaj Giovanna geedziĝas unu kun la alia kaj kune vivas feliĉe dum multaj pliaj jaroj.

Analizo redakti

Unu el la ĉefmotivoj en la rakonto estas la motivo de la falko kiu simbolas nobelecon kaj la nuran aĵon forlasitan de la antaŭa vivo de Federigo. Alia motivo estas la motivo de ofero, kiu fakte estas la ĉefa ideo de la rakonto, speco de "komuna sorto" - Federigo kaj Giovanna en la rakonto estas devigitaj oferi la plej proksiman al ili por ke ili povu vivi kune. La plej okulfrapa afero, kiu ripetiĝas en la rakonto, estas la tragika ironio en la sorto de la falko – Giovanna petas la falkon de Federigo kaj ja ricevas ĝin, sed ne laŭ la maniero, kiun ŝi petis.