La idioto (1951)

(Alidirektita el La idioto (filmo))

La idioto (白痴, Hakuĉi) estas japana filmo de 1951 reĝisorita de Akira Kurosawa. Ĝi estas bazita sur la romano de 1869 samnoma La idioto de Fjodor Dostojevskij.[1] La originala 265-minuta versio de la filmo, fidela al la romano, perdiĝis de antaŭ longe. Preskaŭ tri-hora versio, kiu suferis 100-minutan studitrudan fortondadon, survivas kiel la plej kompleta versio de la filmo disponebla por la nuntempa publiko.

La idioto
filmo
Originala titolo 白痴
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1951, 23 maj. 1951
Ĝenro filma dramo, filmo bazita sur romano
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Scenaro Kurosawa Akira
Loko de rakonto SaporoJapanio
Muziko de Fumio Hayasaka
Rolantoj Hara Secuko • Yoshiko Kuga • Mifune Toshiro • Masayuki Mori • Shimura Takashi • Noriko Sengoku • Chieko Higashiyama • Minoru Chiaki • Eijirō Yanagi
Produktinta firmao Shochiku
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Reveninta el milito, Kameda revenas al Japanio el Okinavo, kie li estis en azilo pro mensa malsano. Survoje hejmen, li amikiĝas kun Akama, kiu same revenas hejmen por ricevi heredon post longa foresto pro sia amo al Taeko, kiu estis amatino de Tohata ekde sia infanaĝo.

Tohata, timante pro sia fitraktado al Taeko, konsentis havigi doton de 600 000 enoj al Kayama. Akama siavice proponas lin 1 000 000 da enoj por ke li ne edzinigu ŝin. Malŝatata de virinoj kaj fitraktita kiel sklavo fare de homoj, Taeko konstatas, ke nur Kameda komprenas kiu ŝi vere estas. Akama proponas al Taeko, sed ŝi prokrastas respondon. Akama ĵaluze interpretas tion ke ŝi reale amas Kameda. Tio komplikiĝas ĝis li finfine murdas Taeko kaj ambaŭ homoj freneziĝas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Produktado redakti

Tiu historio estis translokigita el Rusio al Hokkaido, sed por la cetero estas tre fidela al la originalo, fakto konsiderita de multaj kritikistoj kiel damaĝa por la verko. Studi-mendita eldonfaro mallongigis la filmon el la originala versio de Kurosawa de 265 minutoj al ĝuste nur 166 minutoj, kio faras la rezultan rakonton tre malfacile sekvebla. La tre akre eldonita filmoversio estas amplekse konsiderata unu el la plej malsukcesaj verkoj de Kurosawa kaj la originala tutlonga versio jam ne plu ekzistas. Tiutempaj rezencoj de la tre multe mallongigite eldonita versio estis tre negativaj, sed la filmo ĉiuokaze estis modera sukceso en la biletvendado, aparte pro la populareco de unu el la steluloj, nome Secuko Hara.[2][3][4][5]

Notoj redakti

  1. "白痴とは". kotobank. Alirita la 15an de Februaro 2020.
  2. Galbraith, paĝoj 144–147
  3. Prince, paĝoj 135–142
  4. Yoshimoto, paĝoj 190–193
  5. Richie 1999, paĝoj 81–85

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti