La mujer más fea del mundo

filmo de 1999 reĝisorita de Miguel Bardem

La mujer más fea del mundo (La plej malbela virino en la mondo) estas hispana filmo de 1999 reĝisorita de Miguel Bardem, de familio de kinistoj, nome filo de Juan Antonio Bardem, nevo de Pilar Bardem, kaj kuzo de Javier Bardem kaj Carlos Bardem.

La mujer más fea del mundo
filmo
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 5 nov. 1999
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Miguel Bardem
Scenaro Nacho Faerna
Muziko de Juan Bardem Aguado
Rolantoj Elia Galera • Roberto Álvarez • Javivi • Héctor Alterio • Alberto San Juan • Enrique Villén • Willy Toledo • Saturnino García • Ramón Barea • Luis Ciges • María Isbert • Anabel Alonso • Eloi Yebra • Fernando Ramallo • Manuel Morón • Manuel Manquiña • Paco Maestre • Javier Gurruchaga • Inma del Moral • Javier Albalá • Pilar Castro • Marta Gil • Agustín González • Javier Veiga • Roberto Álamo • Santiago Segura • Luis Bermejo Prieto • Carlos Lucas • Mari Ángeles Acevedo
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La intrigo strukturiĝas dekomence laŭ du paralelaj linioj: nome la esplorado fare de la laŭtenanto Arribas (Roberto Álvarez) pri mistera murdo okazinta en maljunulejo, ŝajne farita de monĥino, interplektita kun la vivo de belulino Lola Otero (Elia Galera), femme fatale, kiu kaŝas misteran sekreton. Ankaŭ la leŭtenanto Arribas kaŝas sekreton; li kaj lia helpanto serĝento Pelayo (Javivi), malkovras, ke stranga profesoro, nome Dro. Werner (Héctor Alterio) eble kulpas. Tio kondukas ilin al pacientino kiun la doktoro flegis iam: Lola Otero, kiu iĝis belulino. Krome montriĝas retrorigardon al la trista adoleskeco de Lola, kies fermita malamo frenezigis ŝin. Tragediaj malaperoj kaj murdoj de belulinoj sugestas, ke la freneza Lola estas la murdisto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Elia Galera (Lola Otero)
  • Alberto San Juan (Luis Casanova)
  • Alicia Agut (monaĥino)
  • Anabel Alonso (Rocío)
  • Carlos Lucas (helpanto de la jura kuracisto)
  • Roberto Álvarez (Leŭtenanto Arribas)
  • Javivi (Pelayo)
  • Héctor Alterio (Dro. Werner)
  • Guillermo Toledo (Lafuente)
  • Inma del Moral (Vicky)
  • Eloi Yebra (huligano)
  • Penélope Velasco (Cuca Maragato)
  • Enrique Villén (Abella)
  • Saturnino García (Jura kuracisto)
  • Ramón Barea (Sro. Otero)
  • Santiago Segura (Prezidento de la Respubliko)
  • Lourdes Bartolomé (flegistino)
  • Fernando Ramallo (huligano)
  • Javier Albalá (fortulo)
  • Alicia Altabella (freneza maljunulino)
  • Pilar Castro (feministo)
  • Roberto Álamo (hararfrizisto)
  • Javier Veiga (kuracisto)
  • Javier Gurruchaga (prezentisto)
  • Agustín González (Rektoro)
  • Manuel Manquiña (tikulo)
  • Luis Ciges (malvirta maljunulo)
  • María Isbert (fia maljunulino)

Eksteraj ligiloj redakti