La nigra urbo (filmo)

La nigra urbo, origine hungare A fekete város estis grava televizia filmo dum la socialismo en Hungario. Ĝi estis kolora serio el 7 partoj. La filmado okazis precipe en originaj lokoj en Ĉeĥoslovakio.

La nigra urbo
filmo
Originala titolo A fekete város
Produktadlando  Hungario
Originala lingvo hungara
Kina aperdato 1971
Reĝisoro(j) Éva Zsurzs
Produktisto(j) Hungara Televizio
Laŭ la verko de laŭ romano de Kálmán Mikszáth
vdr

La filmo estis kreita en la tiam unusola televizio; la rolantoj estis kremo de la tiama hungara aktoraro.

Rolantoj redakti

 
La nigra urbo, kiu aspektas same tiel, kiel post la mezepoko

Historio redakti

La filmo bone sekvas la originan romanon.

La historio okazas en Lócse (nun Levoča en Slovakio) kaj en Szepes. Ĉefjuĝisto (komprenu: urbestro!) de la urbo kaj subdepartementestro vivas jam longe malamike. Foje okazis, ke ili ĉasadis samtempe kaj samloke kun aliaj urbanoj. Ili kuris post cervo. La besto rifuĝis el departementa kampo al urba kampo, kie la urbanoj pafis ĝin. Samtempe ĉashundo kuris post leporo jam en urba kampo. Abrupte la juĝisto mortpafis la hundon (ja ĝi kuris jam en urba teritorio) kaj iu alia mortpafis la leporon. La subdepartementestro vidinta tion ekkriis: Hundon por hundo! kaj li sukcese celis la juĝiston. La urbanoj anstataŭ helpi prenis la vunditon kaj ili kuregis al departementa teritorio, kie ili rondiris parcelon markitan per sango, ĝis morto de la juĝisto. Poste ili deklaris, ke tiu parcelo jam estas apartenaĵo de la urbo pro mezepoka rajto.

En la urbo oni deklaris funebron, ĉiuj devis vesti sin en nigro ĝis la murdisto vivas. Pri tio la urbo devas tre longe atendi.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti