Teatro (kvar komedioj)
Teatro (kvar komedioj) estas, kiel la subtitolo indikas, aro de kvar komedietoj verkitaj de Machado de Assis, la plejgranda brazila verkisto tradukitaj de Maria Aveleza de Souza; Antonio Caetano Coutinho; Henerik Kocher kaj Débora do Amaral, publikigita de Brazila Esperanto-Ligo en 1958. La komedioj estas: La Protokolo, Ne Konsultu Kuraciston, Preskaŭ Ministro kaj Leciono pri Botaniko.
Teatro | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Machado de Assis | |
Eldonjaro | 1958 | |
Urbo | Rio de Janeiro | |
Eldoninto | Brazila Esperanto-Ligo | |
Paĝoj | 155 | |
La Protokolo redakti
La komedio La Protokolo kiu malfermas la libron estis ĉe la komenco tradukita por kolektiva legado en kunvelo de Brazila Esperanto-Klubo en Rio-de-Ĵanejro. Post diligentaj provripetoj la komedio estis registrita sur sonbendo por radiprezentado kaj aŭdigita kun sukceso. La interesan inicaton havis la samideano Kolonelo Geraldo Pádua. La roluloj estis Irani Baggi de Araujo, Irene dos Santos Machado, Jorge Soares das Neves kaj Joel Vasques Manso.
Recenzoj redakti
|