„ Bela rakonto de la granda sveda verkistino : plena de amo kaj intimeco por ŝia kara Vermlando kaj ĝiaj loĝantoj kiuj kolektiĝante antaŭ fornofajro pasigas longajn vintrovesperojn parolante diversajn heroaĵojn kaj avonturojn el kiuj la plej ŝatataj estas tiuj pri la heroa reĝo Karlo XII kaj liaj karlanoj. Unu el ili estas "Forta Bengt", la generalo Löwensköld. Tiu lasta kiu alportus tiom da malfeliĉo kaj mizero al la viroj, ŝtelintaj reĝan sigelringon el lia tombo. Li tiel fantomumis ĝis la ringo estis retrovita kaj remetita en lian eternan ripozejon. Traduko bonega kaj flua. ”