La senmorta kaj la senviva

La senmorta kaj la senviva estas originala verketo (44 pĝ) de Nassif Isaac, en kiu la aŭtoro faras raporton pri esploroj de li faritaj pri spiritismo kaj kiel li fariĝis spiritisto. La aŭtoro surmetis la kovrilon: "Vi estas senmorta animo, ŝarĝita per senviva korpo", kaj rakontas renkontiĝon kun katolika pastro en la urbo Tamjia (Egiptio) pri spiritismo. Li rakontas ankaŭ pri siaj unuaj mediumaj seancoj en sia hejmo en Egiptio, kaj pri aliaj, kiujn li ĉeestis en pluraj landoj, antaŭ ol li loĝis en Kimrujo. Ilustras lian raporton citaĵoj el la Biblio kaj el pluraj aŭtoroj, kaj li rememoras la aferon de Fratinoj Fox. En la lasta parto de la libro, li faras komentarion pri la leĝo de kaŭzo kaj efiko.

Eksteraj ligiloj redakti