La tersalo
La tersalo aŭ La salo de la tero, en angla Salt of the Earth, estas usona drama filmo de 1954 verkita de Michael Wilson, reĝisorita de Herbert J. Biberman, kaj produktorita de Paul Jarrico. Ĉiuj el ili estis metitaj en nigra listo de Holivudo en la kadro de la Makartiismo aŭ Ĉasado de Sorĉistinoj pro supozitaj konspiroj kontraŭsonaj kaj komunistaj.[1]
La tersalo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Salt of the Earth |
Originala lingvo | hispana lingvo • angla lingvo |
Kina aperdato | 1954, 14 mar. 1954, 7 maj. 1954, 3 mar. 1955, 4 mar. 1955 |
Ĝenro | drama filmo |
Reĝisoro(j) | Herbert Biberman |
Produktisto(j) | Paul Jarrico |
Scenaro | Michael Wilson |
Loko de rakonto | Nov-Meksiko • Empire Zinc Mine |
Muziko de | Sol Kaplan |
Rolantoj | Rosaura Revueltas • Will Geer • David Wolfe |
IMDb | |
La drama filmo estas unu el unuaj filmoj kiuj antaŭmontras feminisman, socian kaj politikan vidpunkton kadre de afero de laborista movado kaj rasismo. La intrigo centras en longa kaj malfacila striko, bazite sur reala striko de 1951 kontraŭ la minentrepreno Empire Zinc Company de la kantono Grant, Nov-Meksiko. En la filmo, la minkompanio estas identigita kiel "Delaware Zinc", kaj la loko estas "Zinctown, New Mexico". La filmo montras kiel la ministoj, la kompanio, kaj la polico reagas dum la striko. En novrealisma stilo, oni uzis realajn ministojn kaj ties familiojn kiel aktoroj en la filmo.
La filmo estas unu de la malmultaj filmoj konservitaj de la Kongresa Biblioteko de Usono pro sia historia kaj kultura gravo. En 2001 oni filmis revizion de la afero de la Holivuda Dekopo kaj la farado de La tersalo, dum kiu la kontraŭkomunisma konspiro de senata komisiono, polico, politikistoj, juĝistoj, ktp., kreis malfacilaĵojn por la realgio de la filmo, klopodis rabadi la filmaĵojn kaj eĉ deportis la meksikan protagonistinon, kiu devis filmi en Meksiko la lastajn scenojn. La rezulto estis la filmo One of the Hollywood Ten.
La diskriminacio trudita de la entrepreno konsistas en tio ke la laboristoj meksik-usonanoj ricevas salajron malpli altajn ol tiuj de laboristoj de anglosaksa deveno por la sama laboro; tiel la konflikto sumas la lukton por rajtoj de laboristoj kaj kontraŭ etna diskriminacio. La filmo inkludas ankaŭ montron de la emancipiĝo de virinoj, ĉar kiam la luktemo dekadencas en la fortoj de la laboristoj, estas la edzinoj kiuj anstataŭas ilin en la lukto, eĉ spite opozicion de la edzoj. Tiel kune kun la defendo de la necesa unueco por akiri venkojn en la sociaj luktoj, estas konkludo, ke ekzistas ne nur eksteraj faktoroj kiel la diskriminacio aŭ la fitraktado al laboristoj, sed ankaŭ estas internaj evitindaj faktoroj ene de la familioj de la laboristoj mem.
Notoj
redakti- ↑ Salt of the Earth en la Katalogo de la American Film Institute. Alirita la 13an de Septembro 2021.
Bibliografio
redakti- Lorence, James J.. (1999-10-01) The Suppression of Salt of the Earth: How Hollywood, Big Labor, and Politicians Blacklisted a Movie in Cold War America. University of New Mexico Press. ISBN 9780826320285.
- Salt of the Earth: The Story of a Film, by Herbert J. Biberman. Harbor Electronic Publishing, New York (2nd edition, 2004): 1965. See: Cineaste review of book & Scott Henkel kaj Vanessa Fonseca. "Fearless Speech and the Discourse of Civility in Salt of the Earth." Chiricú, vol. 1, no. 1, 2016, pp. 19–38.
- Caballero, Raymond. McCarthyism vs. Clinton Jencks. Norman: University of Oklahoma Press, 2019.