La tria de majo en Madrido

pentraĵo far Francisko de Goya


La tria de majo en Madrido (konata ankaŭ kiel La mortpafado sur la monteto de Princo Pío[1][2]hispane Los fusilamientos del tres de mayo)[3] estas pentraĵo de la hispana pentristo Francisco de Goya finita en 1814 kiu estas konservata en la Muzeo Prado (Madrido, Hispanio). La intenco de Goya estis montri la luktadon de la hispana popolo kontraŭ la franca dominado en la kadro de la insurekcio de la 2-a de majo, komence de la Milito de Hispana Sendependiĝo, pare kun La atako de mamelukoj nome ankaŭ La tria de majo de 1808 en Madrido, el kiuj tiu estis simbolo de la insurekcio mem kaj la tria de majo simbolo de la sekva subpremado. Ambaŭ pentraĵoj estas de la sama epoko kaj arta tendenco, nome tekniko kaj kromatismo propra de la matura Goya. Goya sugestis la mendon de tiu pentraĵoj de granda formato al la liberala regenteco fare de Luis María de Borbón y Vallabriga, antaŭ la alveno de la reĝo Fernando la 7-a.

La tria de majo en Madrido
La tria de majo en Madrido
Francisco de Goya, 1814
Oleo sur tolo
268 × 347 cm
Prado-Muzeo (Madrido)
vdr

La pentrarto estas malhela, montras fortajn bildojn kaj kreas la arketipon de la hororo en la hispana pentrarto, kiun Goya profitis en tiu epoko por siaj akvafortoj titolitaj Los desastres de la guerra. Siavice El tres de mayo de 1808 inspiris nombrajn pentraĵojn, kiel L'Exécution de Maximilien, de Édouard Manet, same kiel aliajn pentraĵojn de tiu rilataj al milito. Ankaŭ Gerniko kaj ĉefe "Masakro en Koreio" estas du verkoj de Pablo Picasso en kiu videblas la influo de La tria de majo en Madrido.

La strukturo de la komponaĵo estas tre bone organizita kun la soldato viditaj nur dorse, kio markas ilian nepersonecon, dum la subprematoj estas distribuitaj en tri grupoj, la jam mortpafitaj surgrunde, la tuj mortpafotaj stare montrante vizaĝojn kaj aliaj tria grupo fone kiu montras la hororon. El la kolor-luma aspekto, la pentraĵo montras originalan aspekton, bazitan sur la teknikoj de la klarobskuro el la baroko. La lanterno sendas lumon ĉefe al la ĉefrolulo kiu starigas siajn brakojn, personigante la hispanan popolon kiu suferas la subpremadon, kio iĝis iel ikono por la estonteco.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Aŭtoroj, Catálogo de las pinturas, Madrid, Ministerio de Educación y Cultura, 1996. ISBN 84-87317-53-7. p. 141.
  2. La oficiala titolo laŭ kiu la pentraĵo estas ekspoziciata estas Los fusilamientos del 3 de mayo de 1808 en la Montaña del Príncipe Pío, Madrid. Vidu artikolon Príncipe Pío por la loko de la sceno.
  3. Rilate al nomigo de la pentraĵo fare de la Muzeo Prado, en ties retejo, estas El 3 de mayo de 1808 en Madrid: los fusilamientos en la montaña del Príncipe Pío