Die Forelle

(Alidirektita el La truto)

La truto (Die Forelle, op. 32 / D 550) estas unu el la plej konataj lidoj ("artkanto") de Franz Schubert. La poemon verkis Christian Friedrich Daniel Schubart dum sia enkarcerigo en fortikaĵo Hohenasperg.

La muziko redakti

Franz Schubert verkis kvin diversajn versiojn, inter novembro 1816 kaj julio 1817. La versioj diferencas jam per la tempoindikoj.

  1. „modere“
  2. „ne tro rapide“
  3. „iom rapide“ – Ĉi-versio estas dediĉita al Anselm Hüttenbrenner. Ĝi estas konservita en fotografaĵo de 1870, la aŭtografo perdiĝis.
  4. „iom vivece“.
  5. „iom rapide“ – Ĉi-versio estas unuafoje publikigita en 1975, la sola kun instrumenta antaŭludo de ses taktoj.

Tonalo kaj melodio redakti

Origine la kanto estas komponita por alta voĉo en tonalo D♭-maĵoro, la takto estas 2/4. La truto estas komponita kiel tutaĵo, do ne laŭ apartaj ripetiĝantaj strofoj (fakesprimo: trakomponita).

Variacioj redakti

Franz Schubert uzas la temon de la kanto por la kvinteto Forellenquintett (Truta kvinteto). Franz Liszt transprenis ĝin por transkribado de la kanto por piano sen kantvoĉo.

La poemo redakti

La poemo estis verkita en 1777 aŭ 1778 de la ŝvaba verkisto Christian Friedrich Daniel Schubart, kiu estis dum dek jaroj kontraŭjure enkarcerigita en fortikaĵo Hohenasperg de la virtemberga duko Karl Eugen.

Ŝajne naiva ĝi priskribas fiŝkaptadon, kiu nur sukcesas ĉar la fiŝkaptonto trukas kaj perturbas la kristalklaran akvon. - Schubart estis ekzilita el Virtembergo, kaj kiam li en eksterlando ne finis obstine verki provokajn, ribelemajn poemojn kaj artikolojn, la duko planis intrigon kontraŭ Schubart logante lin al virtemberga teritorio nur por tie aresti kaj enkarcerigi lin. - En tri strofoj li rakontas pri tiu intrigo per fablo pri la kaptota fiŝeto. La kvaran strofon, averton al knabinoj ne lasi sin forlogi, Schubart evidente aldonis por kamufli sian intencon.

La poemo unuafoje estis presita 1783 en la Ŝvaba almanako (Schwäbischer Musenalmanach).

Estante mem orgenisto kaj komponisto Schubart mem komponis muzikon por la poemo, ne "trakomponitan", sed ĝi ne atingis la Schubert-an konatecon.

Teksto redakti

Franz Schubert sciis pri tiu signifo de la poemo kaj komponis la muzikon nur por la unuaj tri strofoj tiel, ke ne eblis aldoni la kvaran.

Die Forelle


In einem Bächlein helle,
Da schoss in froher Eil’
Die launische[1] Forelle
Vorüber wie ein Pfeil.
Ich stand an dem Gestade
Und sah in süßer Ruh’
Des munter’n Fischleins[2] Bade
Im klaren Bächlein zu.

Ein Fischer mit der Rute
Wohl an dem Ufer stand,
Und sah’s mit kaltem Blute,
Wie sich das Fischlein wand.
So lang dem Wasser Helle,
So dacht ich, nicht gebricht,
So fängt er die Forelle
Mit seiner Angel nicht.

Doch endlich[3] ward dem Diebe
Die Zeit zu lang. Er macht
Das Bächlein tückisch trübe,
Und eh’ ich es gedacht,
So zuckte seine Rute,
Das Fischlein zappelt d’ran,
Und ich mit regem Blute
Sah die Betrogene an.

de Schubert ne muzikigita:

Die ihr am goldenen Quelle
Der sicheren Jugend weilt,
Denkt doch an die Forelle,
Seht ihr Gefahr, so eilt!
Meist fehlt ihr nur aus Mangel
Der Klugheit, Mädchen, seht
Verführer mit der Angel!
Sonst blutet ihr zu spät!

La truto.


En riveret' malvarma
ja en petola ag'
kaprica truto ĉarma
saltetis kiel sag'.
Mi staris ĉe la bordo,
rigardis kun plezur'
la fiŝon en akordo
kun rivereta pur'.

Malice kun intenco
ĉe l' bordo gvatis vir'
kun vergo, kun fimenso,
la truton kun dezir'.
Se l' akva kristaleco
nur restos, pensis mi,
al fiŝa libereco
atencus vane li.

Sed nun senpacience
la fiŝkaptont'
aĉigis akvon li intence
kaj jam el ĝia ond'
trompitan truton tiras,
kaptita, kaptita ho karul'.
La koron vi disŝiras,
amata, vi ĉarmul'!

Notoj redakti

  1. ĉe Schubart: „launige“
  2. ĉe Schubart: „Fisches“
  3. ĉe Schubart: „plötzlich“

Literaturo redakti

  • Werner Aderhold et al. (Hrsg.): Franz Schubert: Verzeichnis seiner Werke in chronolog. Folge; [der kleine Deutsch]. Bärenreiter/Deutscher Taschenbuch-Verlag; Kassel; Basel; Wien/München 1983, ISBN 3-423-03261-8.
  • Dietrich Fischer-Dieskau: Auf den Spuren der Schubert-Lieder. Bärenreiter/Deutscher Taschenbuch-Verlag; Kassel; Basel; Wien/München 1976, ISBN 3-423-01178-5.

Eksteraj ligiloj redakti