Kivuo

(Alidirektita el Lago Kivu)

Kivu estas unu el la Grandaj Lagoj de Afriko. Ĝi kuŝas sur limo inter la Kongo Kinŝasa kaj Ruando, kaj estas en la Albert-Rifto, okcidenta parto de la Granda Rifto. Kivu elfluas en riveron Ruzizi, kiu fluas suden en lagon Tanganjiko. La lago estas loko kie multaj viktimoj de la ruanda genocido de 1994 estis ŝutitaj.

Kivu
Lago Kivu formas parton de limo de Ruando kaj Kongo Kinŝasa
Lago Kivu formas parton de limo de Ruando kaj Kongo Kinŝasa
plurtavola lagolago
Speco de la lago Lagoj de rifta valo, plurtavola lago
Ĉefaj elfluoj Rivero Ruzizi
Insuloj Idjwi
Setlejoj Goma (Kongo)
Bukavu (Kongo)
Kibuye (Ruando)
Cyangugu (Ruando)
Areo de la baseno 7000 km²dep1
Landoj de la baseno Ruando,
Kongo Kinŝasa
Datenoj
Koordinatoj 1° 47′ 47″ S, 29° 9′ 39″ O (mapo)-1.796388888888929.160833333333Koordinatoj: 1° 47′ 47″ S, 29° 9′ 39″ O (mapo)
Kivu (Ruando)
Kivu (Ruando)
DEC
Kivu
Kivu
Kivu (Demokratia Respubliko Kongo)
Kivu (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Kivu
Kivu
Map
Kivu
Supermara alteco f11460 m
Surfaca areo 2700 km²dep1f5
Maksimuma longo 89 kmdep1f6
Maksimuma larĝo 48 kmdep1f7
Akva volumeno 500 km³dep1f8
Maksimuma profundo 480 mf10
Averaĝa profundo 240 mf11
vdr

Geografio redakti

 
Laga bordo en Ruando

La lago kovras tutecan surfacan areon de 2700 km² kaj estas je alto de 1460 metroj pli supre de la marnivelo. La laga lito sidas sur rifta valo kiu estas malrapide tirata aparten, kaŭzante vulkanan agadon en la areo. La lago estas ĉirkaŭbarita per majestaj montoj farantaj ĝin belege aspektanta.

Granda insulo, Idjwi, kuŝas en la lago, kaj inter setlejoj sur ĝia bordo estas Bukavu, Kabare, Kalehe, Saké, Goma en Kongo kaj Gisenyi, Kibuye, Cyangugu en Ruando.

La unua eŭropano vizitinta la lago estas germano grafo Gustav Adolf von Götzen en 1894. Ekde tiam tie estas vidataj fortegaj landlimaj konfliktoj.

Kemio redakti

 
Satelita bildo de Kivu de NASA.
 
Kivuo

Kivu estas unu de tri sciataj eksplodantaj lagoj, kune kun Nyos (kiu spertis fortegan lagan renversiĝon) kaj Monoun. Analitiko de geologia historio de Kivu indikas ke periodo masiva biologia mortado estas proksimume 1000 jaroj.