Lajos Bélteky
Lajos Bélteky [lajoŝ bElteki], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bélteky Lajos estis hungara maŝininĝeniero, hidrologo.
Lajos Bélteky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1901 en Mándok |
Morto | 11-an de decembro 1980 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 34/2-1-52 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | maŝinkonstrua inĝeniero hidrologo ![]() |
Lajos Bélteky[1] naskiĝis la 24-an de aprilo 1901 en Mándok, li mortis la 11-an de decembro 1980 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLajos Bélteky akiris maŝininĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1926. Jam ekde 1925 li estis inĝeniero en pluraj firmaoj, inter 1931-1949 li havis ministerian postenon. En la sekvaj jaroj li laboris en hidrologia oficejo, ministerio aŭ instituto ĝis la pensiuliĝo en 1975. En tiu longa periodo lia tasko estis krei trinkakvojn precipe en vilaĝoj per boritaj putoj, sed li serĉis ankaŭ termalajn akvojn. Lia edzino estis operkantisto. Li ricevis premiojn inter 1960-1980.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A falusi ivóvízellátás és korszerű fejlesztése. (1953)
- A törpe vízmű és egyéb vízszolgáltató művek fogalmi meghatározása. (1959)
- Vízellátás és csatornázás. (2 volumoj, studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1964, 2-a eldono: 1971)
- A magyarországi szénhidrogén-kutatások szerepe a hévízkincs feltárásában. (kunaŭtoro, 1979)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM47274 hungarlingva datenaro de muzeo