Lajos Bakos [lajoŝ bakoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bakos Lajos estis hungara kalvinana pastro, episkopo, altlerneja instruisto.

Lajos Bakos
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1905 (1905-12-27)
en Kisbér
Morto 26-an de aprilo 1979 (1979-04-26) (73-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kalvinana pastro
vdr

Lajos Bakos[1] naskiĝis la 27-an de decembro 1905 en Kisbér, li mortis la 26-an de aprilo 1979 en Balatonfüred.

Biografio redakti

Lajos Bakos frekventis bazlernejon en sia naskiĝloko, poste maturiĝis en Pápa, fine li akiris diplomon en la kalvinana teologia akademio en la sama urbo en 1929. Post siaj studoj li estis pastro en Pápa, sed inter 1930–1932 li studis helpe de stipendio en universitatoj de Utrecht, Halle kaj Wittenberg. Li oficiale pastriĝis en 1933, sed jam li estis pastro de Balatonarács ekde 1932, poste ekde 1964 ĝismorte en Veszprém (urbo). Intertempe en 1943 li doktoriĝis en Scienca Universitato István Tisza. Li instruis en la menciita teologia akademio (1949–1951) kaj Kalvinana Akademio de Budapeŝto (1970-1975). Li estis eklezia notario (1947–1954), eklezia dekano (1954–1964), ĉefnotario (1964–1979), episkopo (1964–1979). Li ricevis ŝtatajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Jer, lássuk az Úr Keresztjét (kunaŭtoro, 1934)
  • A Szentírás ihletettsége (1943)
  • Református konfirmációs könyv (kunredaktoro, 1967, 13-a eldono en 1987)
  • Hitünk igazságai 1972
  • Ünnepnapok – vasárnapok (1976)

Fontoj redakti

Referencoj redakti