Lajos Bazsay [lajoŝ baĵai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bazsay Lajos estis hungara aktoro. Lia nobela antaŭnomo estis bazsófalvi [baĵOfalvi].

Lajos Bazsay
Persona informo
Naskonomo Bazsay Lajos
Naskiĝo la  13-an de aŭgusto 1886(nun 1886-08-13)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 4-an de majo 1947
en Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Lajos Bazsay [1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1886 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de majo 1947 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Bazsay frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis jaron en Reĝa Teknikuniversitato József. Ekde 1908 li estis aktoro unue en Kecskemét, poste en Szabadka kaj Kolozsvár. Ekde 1913 li havis rolojn en sia naskiĝurbo en kabaredoj aŭ teatroj (ekzemple Nova Teatro (Budapeŝto) (1928-1932), Nacia Teatro (Budapeŝto) (1937–1947)).

Li edziĝis en 1918, sed li eksedziĝis antaŭ sia morto.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti

  • Elnémult harangok (1916)
  • Fehér galambok fekete városban (1923)
  • Pénz áll a házhoz (1939) - Megyeri
  • Rákóczi nótája (1943)

Fontoj redakti