Lajos Crescens Dedek

Lajos Crescens DEDEK [ludoviko], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dedek Crescens Lajos estis hungara historiisto, pastro, bibliotekisto, arkivisto, membro (korespondanta en 1926) de Hungara Scienca Akademio.

Lajos Crescens Dedek
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1862 (1862-06-19)
en Nitro
Morto 13-an de septembro 1933 (1933-09-13) (71-jaraĝa)
en Esztergom
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • historiisto de kristanismo
vdr

Lajos Crescens Dedek [1] naskiĝis la 19-an de junio 1862 en Hungario en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio). Li mortis la 13-an de septembro 1933 en Esztergom.

Biografio redakti

Lajos Crescens Dedek frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, ekde 1877 li plulernis por esti pastro. En 1885 li pastriĝis. En la sekva jaro li komencis sian pastran karieron en Óbuda. En 1891 li ekhavis postenon en la universitata biblioteko, kie li ricevis ankaŭ arkivajn taskojn. En 1913 li iĝis kanoniko de Esztergom, baldaŭe li estis dekano kaj titulara preposto. Li okupiĝis precipe pri la eklezia historio.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A magyarországi főpapnevezések történelmének vázlata (1885, 1886, 1887)
  • A kath. egyház történelme. Különös tekintettel Magyarországra (Historio de la katolika eklezio - precipe de Hungarujo), (1896)
  • Tu me sequere (1905)
  • Ezer éves küzdelem ezer éves határainkért (Batalado miljara por niaj miljaraj limoj), (1912)
  • Monumenta Ecclesiae Strigoniensis III - 1321–1349 (1924)

Fontoj redakti