Lajos Gádoros [lajoŝ gAdoroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gádoros Lajos estis hungara arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Gonda.

Lajos Gádoros
Lajos Gádoros
Lajos Gádoros
Persona informo
Naskonomo Gonda Lajos
Naskiĝo 23-an de junio 1910 (1910-06-23)
en Pestszenterzsébet
Morto 11-an de marto 1991 (1991-03-11) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto • furniture designer • universitata instruisto
vdr

Lajos Gonda[1] naskiĝis la 23-an de junio 1910 en Pesterzsébet, li mortis la 11-an de marto 1991 en Budapeŝto.

Lajos Gádoros (meze)
Lajos Gádoros hejme

Biografio redakti

Lajos Gádoros studis en Reĝa Industriarta Lernejo (1926-1929) en Budapeŝto, poste en teknika altlernejo en Stuttgart (1929-1930) kaj arta akademio en Düsseldorf. Liaj plej gravaj instruistoj estis en Hungario Gyula Kaesz kaj Károly Weichinger. Hejmenveninta en 1933 komence li planis meblojn, poste li estis arkitekto ĉe Lajos Kozma (arkitekto), ekde 1935 ĉe Gyula Kaesz, fine post jaroj li sendependiĝis. Dum la 2-a mondmilito li estis soldato, fine militkaptito. Post la milito li havis postenon en la ĉefurba municipo, dum la socialismo en ŝtataj oficejoj. Li ekinstruis en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1960, kie li estis katedrestro inter 1966-1974. Intertempe en 1962 li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li pensiuliĝis en 1980. Li ricevis belgan kaj tri hungarajn premiojn inter 1953-1984.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

Elektitaj libroj redakti

  • A korszerű lakás térszükséglete és berendezése (1946)
  • A lakás berendezése és méretezése (1956)
  • Középületek tervezése (1978)

Elektitaj artikoloj redakti

  • A Pauler-utcai telektömbök beépítése (1947)
  • Brüsszeli világkiállítás 1958 (1959)
  • Pécsi Orvostudományi Egyetem Klinikai Főépülete (1967)
  • A brüsszeli világkiállítás magyar pavilonjáról (1988)

Fontoj redakti

Referencoj redakti