Lajos Imre (pastro)
IMRE Lajos estis hungara reformita pastro, teologia profesoro naskita en Hódmezővásárhely la 4-an de novembro 1888 kaj mortinta en Koloĵvaro la 8-an de marto 1974.
Lajos Imre | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de novembro 1888 en Hódmezővásárhely |
Morto | 8-an de marto 1974 (85-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio |
Alma mater | Universitato Francisko-Jozefo - pedagogio (–1910) |
Familio | |
Patro | Lajos Imre (en) |
Okupo | |
Okupo | kalvinana pastro pedagogo pedagogical writer (en) |
Biografio
redaktiImre Lajos finis teologion en Koloĵvaro (1910). Poste studis filozofion kaj pedagogion en la Universitato de Koloĵvaro kaj doktoriĝis pri pedagogio (1913). Li faris teologian ekzamenon pri teologio (1912). Poste li iris por studi pedagogion kaj praktikan teologion al Germanio kaj Skotlando (Aberdeen) (1912). Li estis religiinstruisto en Marosvásárhely (1913–14) kaj interneja inspektisto, pastro en Kolozskara (1914–21). Li estis profesoro-anstaŭanto en Kolozsvár pro teologio (1921), poste ordinara profesoro (1948). Li estis doktoro de la Universitato de Aberdeen (1968). Li redaktis la gazeton Az Út (1915–18), ĉefredaktoro de Ifjú Erdély (1923-40).
Verkoj
redakti- Vezérfonal az ifjúság gondozására (Bp., 1920);
- Az ifjúság válsága (Nagybánya, 1930);
- Az Ige és a fegyelem (Kolozsvár, 1934);
- Hivatás és élet (tanulmány, Kolozsvár, 1938);
- A keresztyén vallástanítas (Győr, 1943).