Lajos Lassú [lajoŝ laŝU], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lassú Lajos estis hungara katolika pastro, kanoniko. Lia pseŭdonimo estis Szenczi Lajos kaj Mátyusföldi.

Lajos Lassú
Persona informo
Naskiĝo la  13-an de oktobro 1834(nun 1834-10-13)
en Hungario Szenc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 6-an de julio 1898
en Hungario Élesd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dekano • parson • teologo
vdr

Lajos Lassú[1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1834 en Szenc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Senec en Slovakio), li mortis la 6-an de julio 1898 en Élesd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Aleșd en Rumanio).

Biografio redakti

Lajos Lassú frekventis gimnaziojn en Szentgyörgy, Pozsony kaj Esztergom, poste seminarion en Pozsony (1849). Li studis teologion en Pest (urbo) inter 1853-1857, poste li pastriĝis. Li instruis en gimnazio de Nagyszombat (1857-1863), pli poste en Pozsony. En 1867 li doktoriĝis el teologio en Reĝa Universitato de Pest, post 2 jaroj li estis paroĥestro en Nagysúr. Post kelkaj jaroj li ricevis plurajn ekleziajn aŭ instruajn postenojn, fine en 1896 li iĝis kanoniko. Li ofte verkis ankaŭ poemojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Néhány curiosum Hollós Mátyás kir-ról és a pálosokról (1854)
  • Nefelejtsek (1862, poemoj)
  • Theses ex universa theologia, quas superatis rigorosis examinibus pro obtinendo doctoris in ss…. (1867)
  • Vágvölgyi hódolat az örök gondviselés nagy irgalmának, a török igából történt szerencsés felszabadulásnak kétszázados emlékünnepén Esztergomban… (1883)
  • Esztergomi emlény (1890, ankaŭ slovake)
  • Rövid egyháztörténet családok és népiskolák számára (1895)

Fontoj redakti

Referencoj redakti