Lajos Szőke
Lajos Szőke [lajoŝ sOke], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szőke Lajos estis hungara skulptisto.
Lajos Szőke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de junio 1912 en Nagykónyi |
Morto | 8-an de oktobro 2015 (103-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Lajos Szőke [1] naskiĝis la 21-an de junio 1912 en Nagykónyi, li mortis la 8-an de oktobro 2015.
Biografio redakti
Lajos Szőke aĝis 10, kiam li translokiĝis al Budapeŝto. Li studis en Reĝa Industriarta Altlernejo inter 1931-1935. Liaj plej gravaj instruistoj estis Béla Ohmann, Elek Lux kaj Elemér Fülöp. Post siaj studoj li ekspoziciis kaj kreis skulptaĵojn, ornamaĵojn. En la sekvaj jardekoj li studvojaĝis al Aŭstrio, Svislando, Italio, Francio, Rumanio kaj Bulgario.
Elektitaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (ekde 1936)
Elektitaj skulptaĵoj redakti
- Nuda virino (aluminio, 1968, Balatonkenese)
- Stefano la 1-a (Hungario) (terakoto, 1983, Nagykónyi)
- Amikeco (ornama puto, bronzo, kalkŝtono, Diósd)
- Ĵurnalvendisto (bronzo, 2012, Budapeŝto, vidu la bildon!)
- Dózsa / Werbőczy: Tripartitum (plateto)