Balatonkenese
Balatonkenese [balatonkeneŝe] (ofte mallonge Kenese) estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj banloko en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Balatonalmádi.
Balatonkenese | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Sennombraj jaĥtoj en Balatonkenese ;;; La bordo en Balatonkenese
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Meza Transdanubio | ||
Departemento | Veszprém | ||
Distrikto | Balatonalmádi | ||
Poŝtkodo | 8172-8174 | ||
Telefonkodo | (+36) 88 | ||
Kodo laŭ KSH | 05148 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | István Tömör (FIDESZ-KDNP[1]) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 576 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 49,05 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 2′ N, 18° 7′ O (mapo)47.03583333333318.108611111111Koordinatoj: 47° 2′ N, 18° 7′ O (mapo) | ||
Areo | 65,57 km² (6 557 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
Balatonkenese situas sur ebenaĵo kaj sur deklivoj, ĉe nord-orienta bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Balatonfüred-Budapeŝto. Balatonfűzfő estas proksime. Paralele kun la bordo longe etendiĝas kruda leŭsomuro. Székesfehérvár troviĝas je 40 km-oj.
HistorioRedakti
La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko, poste romianoj setlis. La unua mencio pri la loko okazis greke jam en 990. Komence de la ŝtatiĝo ĝi estis eklezia bieno. Tutlanda parlamento okazis en 1532. Haveno konstruiĝis en 1846, komenciĝis la ŝipotrafiko, ĉe la bordo feriaj dometoj formiĝis. Por Balatonkenese (urbiĝinta en 2009) la fremdultafiko estas la plej grava.
Apartenis al la urbo ankaŭ ĉeborda, iam sendependa feriejo Balatonakarattya ĝis aŭtuno de 2014, havanta ankaŭ stacidomon. Tie estas vidindaĵo la jam morta ulmaco, kiu arbo estis departementa limo por la fiŝistoj. La publiko verkis legendon pri la arbo (Arbo de Francisko Rákóczi la 2-a).
VidindaĵojRedakti
- Kalvinana preĝejo (Balatonkenese) kun restintaj mezepokaj partoj
- malfrubaroka preĝejo Patrono de Hungaroj (Balatonkenese) kun 27 m-ojn alta turo
- paroĥo el la 16-a jarcento, nun biblioteko
- strando
FamulojRedakti
En Balatonkenese naskiĝis:
En Balatonkenese mortis:
Famaj nomportantojRedakti
- István Kenesei, lingvisto
- Krisztián Kenesei, futbalisto
- Albert Kenessey, akademiano
ReferencojRedakti
- ↑ Balatonkenese települési választás eredményei (magyar nyelven) (html). Országos Választási Iroda, 2010. október 3. (Hozzáférés: 2011. július 20.)
- ↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)