Lajos Tolnay (meteologiisto)

Lajos Tolnay [lajoŝ tolnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tolnay Lajos estis hungara meteologiisto, astronomo.

Lajos Tolnay [1] naskiĝis la 1-an de julio 1873 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de decembro 1932 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pri studentaj jaroj de Lajos Tolnay mankas informoj, sed supozeble li lernis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Inter 1895 kaj 1906 li laboris en la tutlanda meteologia instituto. Tiutempe li multe okupiĝis pri astronomiaj kalkuladoj (orbitaj periodoj de planedoj, asteroidoj, kometoj). En 1897 li studvojaĝis al Usono, poste li interesiĝis pri la atmosfero. En 1902 li partoprenis en flugo de balono, li estis gvidanto de la balona asocio.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Tudományos léghajózás a magasabb légrétegek kutatásának szolgálatában (1901)
  • Bahnbestimmung des Planeten (1911)
  • Astronomische Nachrichten (1918)
  • Cradus ad Parnassum (1923)

Fontoj redakti