Leitha

flankorivero de Danubo en Aŭstrio kaj Hungario
(Alidirektita el Lajto)

Lajto (germane Leitha; hungare iam Sár, nun Lajta; kroate Litava) estas flankorivero de Danubo en Hungario.

Leitha (Lajto)
rivero
Bazaj informoj
Situo Malsupra Aŭstrio, Győr-Moson-Sopron (Hungario)
Longeco 182 km
Fluo
Fonto kunfluejo de Pitten kaj Schwarza
- Alteco super marnivelo ĉ. 300 m
Enfluejo Mosonmagyaróvár
- Alteco ĉ. 150 m
Geografio
Trairataj urboj Wiener Neustadt, Nickelsdorf (Burgenlando)
Riveretoj Pitten kaj Schwarza unuiĝas kaj formas riveron Leitha
Riveretoj Pitten kaj Schwarza unuiĝas kaj formas riveron Leitha
vdr

Leitha fontas en Aŭstrio. La riverolongo estas 182 km.

Grava urbo ĉe Leitha: Mosonmagyaróvár ĉe la enfluejo en Mosoni Duna, brako de Danubo.

Dum la Aŭstro-Hungara Monarkio la rivero estis konsiderata simbola limo inter la teritorioj regataj de Budapeŝto kaj de Vieno, kiujn oni nomis per la esprimoj Translajtio kaj Cislajtio.

Post la unua mondmilito la rivero parte estis limo inter Hungario kaj Aŭstrio; ekde novembro 1921, kiam Burgenlando iĝis parto de Aŭstrio, preskaŭ la tuta rivero apartenas al Aŭstrio. Dum la tempo de la transpreno de Burgenlando hungaraj libertaĉmentoj okupis la regionon kaj je la 4-a de oktobro 1921 fondis banusujon Lajta (Lajtabánság)[1]. La efemera landeto, kiu ekzistis nur kelkajn semajnojn, uzis eĉ apartan poŝtmarkon.

Referencoj

redakti
  1. Kronologio de la aŭstra ĝendarmaro. Arkivita el la originalo je 2008-09-27. Alirita 2009-08-15.