Dominika mevo

(Alidirektita el Larus vetula)

La Dominika mevo (Larus dominicanus) estas granda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dominika mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Dominika mevo 'Larus dominicanus'
Martin Lichtenstein 1823
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo kaj subspecioj redakti

Ĝi reproduktiĝas en marbordoj kaj insuloj de la suda hemisfero. La raso L. d. vetula reproduktiĝas en suda Afriko ambaŭflanke, kaj la nomiga L. d. dominicanus estas la subspecio kiu troviĝas ĉe Suda Ameriko, tio estas Ĉilio kaj Argentino, partoj de Aŭstralio, ĉefe sudokcidente kaj sudoriente, (kie ĝi kunekzistas kun la Pacifika mevo) kaj Novzelando (kie ĝi estas konata kiel Suda Malhela mevo aŭ laŭ sia maoria nomo Karoro).

La afrika subspecio L. d. vetula estas foje apartigata kiel Kaba mevo, L. vetula. Ĝi havas pli angulan kapon kaj pli malgrandan mallongan bekon. La plenkreskulo havas malhelan okulon, dum la nomiga L. d. dominicanus havas palan okulon. Junuloj de Kaba mevo havas preskaŭ saman plumaron kun la samaĝuloj de L. d. dominicanus.

Aspekto redakti

Ĝi estas la suda ekvivalento de la nordhemisfera Malhela mevo kaj ĝi estas simila laŭ grando al tiu specio kun 56 cm de longo kaj 128 cm de enverguro, dum la Dominika mevo estas 54 ĝis 65 cm longa kaj havas enverguron de 128 ĝis 142 cm.

Plenkreskuloj de Dominika mevo havas nigrajn suprajn partojn kaj flugilojn. La kapo, kolo, subaj partoj, vosto kaj la etaj "speguloj" ĉe la flugilpintoj estas blankaj. La beko estas flava kun ruĝa makulo fine de la suba makzelo kaj la kruroj estas verdoflavecaj. Junuloj havas skvamecajn malhelbrunajn suprajn partojn kaj puran flugilbildon. Ili atingas plenkreskan plumaron post kvar jaroj. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Kutimoj redakti

La Dominika mevo estas tre ĉiomanĝanta kiel la plej parto de la mevoj de la genro Larus kaj ili manĝas rubaĵojn ekzemple ĵetitaj el ŝipoj, sed ankaŭ malnutraĵojn kiel plastoj, same kiel taŭgajn etajn predojn, kiel fiŝoj, moluskoj kaj krustuloj, sed ankaŭ grenon, ovojn kaj birdidojn ĉu de aliaj specioj ĉu de sia propra; la idojn forĵetas -eĉ ripetfoje- ili el alto por mortigi ilin antaŭ manĝi kaj simile faras per moluskoj. Ju pli la specio asocias kun homa aktivado, des pli la specio plialtigas sian loĝantaron.

Ĝi estas ĉefe marborda specio.

Ili reproduktiĝas ĉefe kolonie. La nesto estas neprofunda truo engrunda kovrita de plantaro kaj plumoj kaj foje de ĉiu ajn restaĵo, konstruita ĉefe de la masklo. La ino demetas 2 aŭ 3 brunecajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas kaj zorgas la idojn dum 3 monatoj.

La voĉo estas strida ki-oĥ kaj “klu-klu-klu” dum reproduktado.

Birdoj de tiu ĉi specio vivas ĝis 24 jarojn.

La nomo de la specio (kaj la scienca nomo) devenas el la ordeno de monaĥoj Dominikanoj kiuj vestis nigroblankajn vestojn.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti