Laura Döbrösi
hungara aktoro
Laura Döbrösi [dobroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Döbrösi Laura estis hungara aktoro, infana aktoro.
Laura Döbrösi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1993 (31-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teatra studio de Földessy • Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | aktoro • kantisto |
Laura Döbrösi[1] naskiĝis la 25-an de januaro 1993 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Laura Döbrösi en sia aĝo 12 ricevis la unuan filman rolon, post 2 jaroj ŝi frekventis privatan aktoran lernejon de Margit Földessy. Ŝi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, sed ŝi lernis ankaŭ kostumadon, pianadon kaj kantadon. Ŝi akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 2020. Ŝi debutis ankaŭ sur scenejo en Gaja Teatro kaj ŝi estas videbla ankaŭ en muzikaj spektakloj.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Tracy Letts: Augusztus Oklahomában - Jean Fordham
- Ferenc Molnár: Üvegcipő - Irma
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Pacsirta - Lator Margit (2021)
- Aranyélet (televizia serio, 2015–2018) - Miklósi Mira
- Mi, szemüvegesek (televizia filmo, 2004)