Leĝo de Defendo de Geedzeco

La Leĝo de Defendo de Geedzeco (angle: Defense of Marriage Act, DOMA) estis usona federala leĝo farita de la 104a Usona Kongreso kaj subskribita en leĝon fare de Prezidanto Bill Clinton. Ĝi malpermesis federalan agnoskon de samseksa geedzeco, limigante la difinon de geedzeco al la unuiĝo de unu viro kaj unu virino kaj ĝi cetere permesis ŝtatojn rifuzi agnoski samseksajn geedziĝojn donitajn laŭ la leĝoj de aliaj ŝtatoj.

En la 1980aj jaroj, samseksa geedziĝo havis kontraŭstaron precipe de socie konservemaj grupoj. Kongresano Bob Barr kaj Senatano Don Nickles, ambaŭ membroj de la Respublikana Partio, enkondukis la leĝproponon kiu fariĝis DOMA en majo de 1996. Ĝi estis aprobita de ambaŭ domoj de Kongreso kun grandaj, vetoo-imunaj plejmultoj, kun kontraŭstaro venanta de proksimume triono de la Demokrata kaŭkuso en kaj la Ĉambro de Reprezentantoj kaj la Senato. Clinton kritikis DOMA kiel "malharmoniigan kaj nenecesan". Li malgraŭe subskribis ĝin en leĝon en septembro de 1996.

Sekcio 2 de la leĝo permesis ŝtatojn nei agnoskon de samseksaj geedziĝoj faritaj de aliaj ŝtatoj. Sekcio 3 kodigis neagnoskon de samseksaj geedziĝoj por ĉiuj federalaj celoj, inkluzive asekurajn profitojn por registaraj dungitoj, profitoj de socia sekureco por travivintoj, enmigrado, bankroto, kaj la deponado de komunaj impostdeklaroj. Ĝi ankaŭ ekskludis samseksajn geedzojn de la amplekso de leĝoj protektantaj familiojn de federalaj oficiroj, leĝoj taksantaj kvalifikon por financa helpo, kaj federalaj etikaraj leĝoj aplikeblaj al aliseksaj geedzoj.

Post sia pasiĝo, DOMA estis submetata al multnombraj procesoj kaj nuligaj penoj. En Usono v. Windsor (2013), la Supera Kortumo de Usono deklaris Sekcion 3 de DOMA nekonstitucia laŭ la Klaŭzo de Laŭregula Procezo, tiel postulanta ke la federala registaro agnosku samseksajn geedziĝojn faritajn de la ŝtatoj. En Obergefell v. Hodges (2015), la Kortumo konkludis, ke samseksa geedziĝo estas fundamenta rajto protektita de kaj la Klaŭzo de Laŭregula Procezo kaj la Klaŭzo de Egala Protekto. La decido postulis ke ĉiuj ŝtatoj fari kaj agnoski la geedziĝojn de samseksaj paroj, lasante Sekcion 2 el DOMA kiel anstataŭigitan kaj neefikigeblan. La 13an de decembro de 2022, DOMA estis nuligita de la pasiĝo de la Leĝo de Respekto por Geedzeco, kiu estis subskribita en leĝon de Prezidanto Joe Biden, kiu antaŭe voĉdonis favore de DOMA kiel Senatano de Delavaro.

Teksto redakti

La ĉefaj kondiĉoj de la leĝo estis jene:[1]

Sekcio 1. Mallonga titolo
Ĉi tiu Leĝo povas esti citita kiel la "Leĝo de Defendo de Geedzeco".
Sekcio 2. Povoj rezervitaj al la ŝtatoj
Neniu Ŝtato, teritorio, aŭ posedaĵo de Usono, aŭ indiana tribo, estos postulita doni efikon al ajna publika ago, registraĵo, aŭ juĝa procedo de ajna alia Ŝtato, teritorio, posedaĵo, aŭ tribo respektanta rilaton inter homoj de la sama sekso kiu estas traktita kiel geedziĝo laŭ la leĝoj de tia alia Ŝtato, teritorio, posedaĵo, aŭ tribo, aŭ rajto aŭ aserto ekestiĝanta de tia interrilato.
Sekcio 3. Difino de geedziĝo
Determinante la signifon de ajna Leĝo de Kongreso aŭ de ajna decido, reguligo, aŭ interpreto de la diversaj administraciaj burooj kaj agentejoj de Usono, la vorto "geedziĝo" signifas nur laŭleĝan unuiĝon inter unu viro kaj unu virino kiel edzo kaj edzino kaj la vorto "geedzo" referas nur al persono de la alia sekso kiu estas edzo aŭ edzino.
 
Pat Schroeder argumentas emfaze kontraŭ la pasiĝo de la Leĝo tra la Ĉambro de Reprezentantoj

Notoj redakti

  1. Defense of Marriage Act. United States Government Printing Office (1996-09-21). Alirita 2009-01-18.