Le Minihic-sur-Rance
Le Minihic-sur-Rance estas franca komunumo, en la departemento Ille-et-Vilaine en la regiono Bretonio. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 1 499 loĝantoj sur areo de 3,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 383 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Saint-Malo kaj al la kantono Saint-Malo-2 / Sant-Maloù-2.
Le Minihic-sur-Rance | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
| |||
komunumo en Francio ![]() | |||
Administrado | |||
Regiono | ![]() | ||
Departemento | ![]() | ||
Arondismento | Saint-Malo | ||
Kantono | Saint-Malo-2 / Sant-Maloù-2 | ||
INSEE kodo | 35181 [+] | ||
Poŝtkodo | 35870 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 499 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 383 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 35′ N, 2° 1′ U (mapo)48.576666666667-2.0125Koordinatoj: 48° 35′ N, 2° 1′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 25 m [+] | ||
Areo | 3,91 km² ( 391 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La teritorio havas komunan limon kun Pleurtuit kaj Langrolay-sur-Rance.
Historio
redaktiLa komunumo Minihic-sur-Rance estis kreita en 1849, per partigo de la komunumo Pleurtuit.
Politiko kaj administrado
redaktiListo de urbestroj
redaktiListo de sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
marte 2005 | marte 2008 | Armel Thoreŭ |
| |
marte 2008 | aŭguste 2012 | Sylvie Barthélémy[1],[2] |
| |
13-an de oktobro 2012 | François Moreau[3],[4] |
| ||
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
La 1-an de aŭgusto 2012, la Konsilio de la Ministroj nuligis la urban konsilion sekve de propono de la prefekto de departemento Ille-et-Vilaine, pro la manko de buĝeto por la jaroj 2010, 2011 kaj 2012, kaj la manko de decidoj ekde majo 2011[2].
Sekve de nova baloto, la nova urba konsilio estis enoficigita la 13-an de oktobro 2012. François Moreau estis elektita urbestro.
Loĝantaro kaj socio
redaktiDemografio
redaktiEkonomio
redaktiLoka kulturo kaj heredaĵo
redaktiLokoj kaj monumentoj
redaktiLa komunumo enhavas tri monumentojn klasitajn historiaj :
- La kapelo Sainte-Anne, rekonstruita en 1660, estas la kapelo de la palaco de Saint-Buc, mem tute rekonstruita en 1755. Ĝi estis registrita per dekreto de la 29-a de decembro 1982[5]
- La palaco de Houx, starigita en la 17-a kaj 18-a jc, registrita per dekreto de la 15-a de novembro 1985[6].
- La ŝiprepara baseno de la Landriais : konstruita en la ŝipkonstruejo situanta borde de rivero Rance, ĝi estis konstruita en 1908 de la ŝipkonstruisto François Lemarchand. Tiu verko estis registrita per dekreto de la 8-a de aŭgusto 1996[7].
Aliaj monumentoj :
- Palaco de Auffenais, de la 16-a jc aŭ antaŭe, posedata de 1919 ĝis 1945 de la skribistoj Jérôme kaj Jean Tharaud[8].
- Kastelo de Saint-Buc, kiu apartenis al la senatano Léon Jenouvrier.
- Tajdomuelejo de Fosse Mort, en ruina stato.
- Tajdomuelejo de Herviais, en ruina stato.
-
Preĝejo Saint-Malo
-
Kapelo Sainte-Anne
-
Urbodomo
-
Palaco de Houx
Elstaruloj ligitaj al la komunumo
redakti- Louis-Joseph Lebret, O.P. (1897-1966): Économie et Humanisme, IRFED, "Populorum Progressio".
Vidu ankaŭ
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiNotoj kaj Referencoj
redaktiNotoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ (16_an de marto 2008) “Les maires élu du 1er tour”, Dimanche Ouest-France, p. 10–11.
- ↑ 2,0 2,1 La Konsilio de la Ministroj nuligis la urban konsilion de Minihic-sur-Rance (1-an de aŭgusto 2012). Alirita 1-an de aŭgusto 2012 .[rompita ligilo]
- ↑ Le Minihic-sur-Rance sur la retpaĝo de la interkomunumo de Côte d'Émeraude. Arkivita el la originalo je 2014-04-07. Alirita 2013-09-08 .
- ↑ En image, le nouveau conseil municipal du Minihic (15-an de oktobro 2012). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2013-09-08 .
- ↑ Datumbazo "Mérimée" : PA00090632
- ↑ Datumbazo "Mérimée" : PA00090633
- ↑ Datumbazo "Mérimée" : PA35000001
- ↑ Roger Mahé, Jérôme et Jean Tharaud au Minihic-sur-Rance, en "Le Pays de Dinan", 1993, paĝoj : 15-45.