Villars-sous-Yens

komunumo de Svislando

Villars-sous-Yens estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 552 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Villars-sous-Yens
Blazono de Villars-sous-Yens
Blazono de Villars-sous-Yens
Blazono de Villars-sous-Yens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 30′ 37″ N 6° 25′ 44″ O / 46.51028 °N, 6.42889 °O / 46.51028; 6.42889 (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 37″ N 6° 25′ 44″ O / 46.51028 °N, 6.42889 °O / 46.51028; 6.42889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 552
Areo 3,04 km²
Alteco 481 m super marnivelo
Poŝtkodo 1168
Komunumkodo 5652
Mapo de Villars-sous-Yens
Mapo de Villars-sous-Yens
Situa mapo de Villars-sous-Yens
vdr

Geografio redakti

La komunumo Villars-sous-Yens situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro kvin kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Morges. Tra Yillars-sous-Yens fluas la rojoj Boiron kaj Irence. Sur la deklivoj okcidente kaj oriente de la vilaĝo troviĝas vastaj vitejoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Villars kaj la setlejoj Le Moulin kaj Moulin de Villars.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,04 km², de kiuj 13,5% estas kovritaj de arbaro, 78,3% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Villars-sous-Yens limas en nordo al Yens, en nordoriento al Denens, en sudoriento al Lussy-sur-Morges, en sudsudoriento al Saint-Prex, en sudo al Etoy, kaj en okcidento al Lavigny.

Trafiko redakti

Villars-sous-Yens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. En okcidento la komunuma limo tuŝas la kantonan ĉefvojojn n-ro 124 de Cossonay al Nyon. De la komunumo kondukas konektaj vojoj al la najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas kvar kilometrojn sudsudokcidente de la komunumo apud Aubonne.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Villars-sous-Yens datiĝas el la jaro 1177 kiel Vilars. El la jaro 1349 datiĝas mencio Villar subtus Yens. El la jaro 1356 datiĝas mencio pri unua komunuma reprezentiĝo. En la jaro 1823 estis trovita en Villars-sous-Yens trezoro kun 100 romiaj moneroj el la 3-a jarcento. Dum mezepoko la kapelo de Villars-sous-Yens estis filio de la Rifuĝejo Granda Sankta Bernardo. En la 15-a jarcento la Kapelo Sankta Bernardo fariĝis filio de la Paroĥo Denens. Post la reformacio ĝi estis atribuita al la Paroĥo Lussy-sur-Morges. Ek de la jaro 1349 estas dokumentita la Frataro de la Sankta Spirito. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la Voktejo Morges, el kiu poste fariĝis la Distrikto Morges.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti