Le Chenit

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Le Sentier)

Le Chenit estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 4386 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Le Sentier.

Le Chenit
Blazono de Le Chenit
Blazono de Le Chenit
Blazono de Le Chenit
Preĝejo de Le Brassus, komunumo Le Chenit
Preĝejo de Le Brassus, komunumo Le Chenit
Preĝejo de Le Brassus, komunumo Le Chenit
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 36′ 26″ N 6° 13′ 49″ O / 46.60722 °N, 6.23028 °O / 46.60722; 6.23028 (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 26″ N 6° 13′ 49″ O / 46.60722 °N, 6.23028 °O / 46.60722; 6.23028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4386
Areo 99,25 km²
Alteco 1013 m super marnivelo
Poŝtkodo 1348 Le Brassus
1341 L'Orient
1347 Le Sentier
Komunumkodo 5872
Mapo de Le Chenit
Mapo de Le Chenit
Mapo de Le Chenit
vdr

Geografio redakti

La komunumo Le Chenit situas en la Ĵurasa Montaro en la tiel nomita Valo de Joux, ĉe la bordo de la rivero Orbe. En oriento de la komunumo situas la Lago de Joux. La komunumo konsistas el la tri frakcioj Le Sentier, (sur alteco de 1013 m s.m., norde de Orbe kaj ĉefloko de la komunumo), Le Brassus, (sur alteco de 1033 m s.m., okcidente de la alfluejo de Orbe al la Lago de Joux) kaj L'Orient (sur alteco de 1021 m m s.m.), la vilaĝoj Le Solliat (sur alteco de 1058 m s.m.) kaj Derrière la Côte (sur alteco de 1076 m s.m.) kaj la vilaĝetoj kaj setlejoj Le Rocheray (sur alteco de 1006 m s.m.), La Golisse (sur alteco de 1015 m s.m.), La Brasserie (sur alteco de 1065 m s.m.), Les Moulins (sur alteco de 1010 m s.m.), Chez Villard (sur alteco de 1028 m s.m.), Le Campe (sur alteco de 1030 m s.m.), Chez le Maître (sur alteco de 1020 m s.m.), Piguet-Dessous (sur alteco de 1023 m s.m.), Crêt Meylan (sur alteco de 1020 m s.m.), Chez Tribillet (sur alteco de 1022 m s.m.), Bas du Chenit (sur alteco de 1054 m s.m.) kaj Piguet-Dessus (sur alteco de 1086 m s.m.).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 99,25 km², de kiuj 56,0% estas kovritaj de arbaro, 39,0% servas por agrikulturo kaj 3,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Le Chenit limas en nordorienton al Le Lieu, en oriento al L'Abbaye, en sudoriento al Montricher, Berolle, Bière kaj Gimel, en sudo al Saint-George, Longirod, Marchissy, Bassins kaj Arzier-Le Muids, en sudokcidento al Bois d'Amont (Francio), en okcidento al Chapelle-des-Bois (Francio) kaj Chaux-Neuve (Francio), kaj en nordokcidento al Mouthe (Francio).

Trafiko redakti

Tra Le Chenit pasas la kantona ĉefvojo n-ro 131 de Vallorbe al Bois d'Amont en Francio. Pere de la trajnlinio de Le Brassus al Vallorbe kaj de poŝtaŭtolinio al Le Pont la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Le Chenit datiĝas el la jaro 1489 kiel Chinit. La teritorio estis kolonigita de la loĝantoj de Le Lieu kaj dividiĝis en la jaro 1543 de la paŝtejoj de Pré Rodet, kiuj apartenis al la komunumoj Borsins kaj Burtigny. La unuaj daŭtaj setlejoj estis dokumentitaj en la jaro 1547. Ĝis la jaro 1566 Le Chenit apartenis al la Kamparvoktejo Yverdon kaj poste ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Kamparvoktejo Romainmôtier.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti