Le hussard sur le toit
Le hussard sur le toit (La husaro sur la tegmento) estas franca filmo de 1995 reĝisorita de Jean-Paul Rappeneau en kiu stelulas Juliette Binoche kaj Olivier Martinez. Bazita sur samnoma romano de 1951 Le hussard sur le toit de Jean Giono, la filmo rakontas la aventurojn de juna itala nobelo en Francio kolektanta monon por la Italia revolucio kontraŭ Aŭstrio en epoko de ĥolero. La itala luktado por sendependeco kaj la ĥolera pandemio en suda Francio en 1832 estas historie realaj okazaĵoj. La filmo ricevis César-premiojn en 1996 pro la Plej Bona Kinematografio kaj pro la Plej Bona Sono, same kiel aliaj ok nomumoj al César nome pro la Plej Bonaj Filmo, Kostumdesegnado, Aktorino, Reĝisoro, Eldonado, Muziko, Produktordesegnado, kaj Plej Promesplena Aktorino.
Le hussard sur le toit | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Le Hussard sur le toit |
Originala lingvo | itala lingvo • franca lingvo |
Kina aperdato | 1995 |
Ĝenro | amafera filmo, aventura filmo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Thierry Arbogast |
Reĝisoro(j) | Jean-Paul Rappeneau |
Scenaro | Jean-Paul Rappeneau • Jean-Claude Carrière • Nina Companéez |
Filmita en | Aix-en-Provence |
Loko de rakonto | Provenco |
Muziko de | Jean-Claude Petit |
Rolantoj | Juliette Binoche • Olivier Martinez • Pierre Arditi • Claudio Amendola • François Cluzet • Isabelle Carré • Antonin Lebas-Joly • Carlo Cecchi • Christiane Cohendy • Christophe Odent • Daniel Russo • Élisabeth Margoni • Georges Neri • Gérard Depardieu • Hervé Pierre • Jacques Sereys • Jean Yanne • Jean-Marie Winling • Joëlle Sevilla • Marie Albe • Michel Bellier • Michel Cordes • Paul Freeman • Richard Sammel • Stéphane Boucher • Tony Lemiere • Yolande Moreau • Yvonne Gamy • Roseline Villaumé |
Produktinta firmao | Canal+ |
IMDb | |
Intrigo
redaktiAngelo Pardi, juna itala aristokrato 25-jaraĝa, kolonelo de husaroj kaj de karbonaria ideologio, devis fuĝi el sia denaska Piemonto, post la konkero fare de Aŭstrio kaj sia partopreno en revoluciaj komplotoj, same kiel aliaj opoziciantoj. Nombroj el tiuj venis en Provencon.
En 1832, instalita en Aix-en-Provence, li diskretemas ĝis grupeto de kvar aŭstriaj agentoj venas serĉante lin kun intenco murdi lin. Li refŭgas ĉevalrajde laŭ vojoj en momento kiam eksplodas epidemio de ĥolero. Li klopodas por retrovi Giuseppe, sia amiko kaj preskaŭfrato. Li alvenas al Manosque, tiam terurigita pro la epidemio. Akuzita je venenigo de la fontoj, li devis rifuĝiĝi sur la tegmentoj de la urbo por savi sian vivon. Dum hazardo de unu el tiuj altaĵaj ekspedicioj, li trafas en ŝia hejmo junan nobelulinon, la markizo Pauline de Théus, kiu gastigas lin sentime al la kontaĝo.
Devigitaj de la cirkonstancoj de fuĝo el la urbo en kvaranteno, ili klopodas trairi la barierojn de la armeo. Li volas reveni en Italion kaj ŝi volas alveni al sia bieno, kastelo norde de Gap, kie eble estas ŝia edzo Laurent. Ili kune vojaĝas kaj konstatas kiel la situacio aperigas la plej malbonan kaj la plej bonan de preteraj individuoj: perfidoj, batadoj, memoferoj, ktp., estas la kontraŭaj facetoj de provinco damaĝegita per la mortiga epidemio…
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Juliette Binoche: Pauline de Théus, markizino
- Olivier Martinez: Kolonelo Angelo Pardi
- Claudio Amendola: Maggionari
- Isabelle Carré: dommastrino
- François Cluzet: kuracisto
- Jean Yanne: vagvendisto
- Pierre Arditi: M. Peyrolle
- Christiane Cohendy: Mme Peyrolle
- Tony Lemiere: Adrien Peyrolle
- Gérard Depardieu: komisaro de polico de Manosque
- Carlo Cecchi: Giuseppe
Eksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Horseman on the Roof en la angla Vikipedio.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Le Hussard sur le toit (film) en la franca Vikipedio.