Leandro de Sevilo (naskiĝis ĉ. 534 en Kartaĥeno, mortis la 13-an de marto 596 en Sevilo) estis katolika episkopo kaj sanktulo naskiĝinta el grava familio hispani-romia. Lia patro estis hispani-romia kaj la patrino visigota, filino de Teodoriko, reĝo de la Ostrogotoj, sed tio estas malvera, ĉar tiam la miksitaj geedziĝoj estis malpermesitaj. Li estis frato de Sankta Isidoro. Lia patro nomiĝis Severiano kaj la patrino nomiĝis Teodora. Sankta Leandro estas rekonata ĉar danke al li kristaniĝis la visigotaj triboj kiuj invadis Hispanion kaj ke ties reĝo Rekaredo la 1-a iĝu tre fervora kristana kredanto.

Sankta
Leandro de Sevilo
Persona informo
Leander
Naskiĝo ĉ. 534
en Kartaĥeno
Morto 13-an de marto 600 (0600-03-13)
en Sevilo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Toledo vd
Familio
Gefratoj Florentina • Isidoro de Sevilo • Fulgentius of Cartagena vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkisto vd
Ĉefepiskopo de Sevilo
Dum 578 ĝis 600
Sekvanto Isidoro de Sevilo, lia frato
Sanktulo, Patro de la Eklezio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis ĉefepiskopo de Sevilo ekde 578 ĝis la jaro 600, kiam estis anstataŭita de la malpli aĝa frato Isidoro de Sevilo, kaj estas konsiderata kiel unu el la grandaj akcelantoj de la katolikismo en la Regno Visigota de tiu epoko.

Konsiderata kiel Patro de la Eklezio kaj fondinto de la teologia skolo de Sevilo, li havis specialan intereson pri la perbuŝa kaj skriba instruado de la katolikismo kaj en la preparado de la monaĥoj.