Laives (Supra Adiĝo)

komunumo de Italio
(Alidirektita el Leifers-Laives)

Laives ['lajves] (germane: Leifers) estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 18 162 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Bolzano-Bozen, Branzoll, Deutschnofen kaj Pfatten-Vadena.

Laives
Laives
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 26′ N, 11° 20′ O (mapo)46.43333333333311.333333333333Koordinatoj: 46° 26′ N, 11° 20′ O (mapo)
Alto super marnivelo 258 m
Areo 24 km²
Loĝantaro 18 162 (2023)
Loĝdenso 753 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Pineta, La Costa kaj San Giacomo
Najbaraj komunumoj Bolzano, Branzoll, Deutschnofen kaj Vadena
Patrono Sankta Antonio kaj Sankta Nikolao
Festa tago 5-a de junio
Nomo de loĝantoj laivesotti (itale)
Poŝtkodo 39055
Imposta kodo E421
Kodo laŭ ISTAT 021040
Telefona prefikso 0471
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Malgraŭ ke la tuta regiono estas je granda plimulto germanlingva, la komunumo Leifers respektive Laives post la najbara provinca ĉefurbo Bolzano nun estas la dua plej forte per itallingvanoj loĝata urbo de Supra Adiĝo. La nuna loĝantaro laŭ denaska lingvo kaj deveno divideblas al kvin grupoj:

  • la tradicia germanlingva grupo
  • la tradicia itallingva grupo (historia itallingva malplimulto en la relative malmonta plej suda parto de Sudtirolo
  • la en la lastaj jardekoj almigrinta germanlingva grupo (plejparte el la resta Supra Adiĝo)
  • la laŭ nombro plej granda grupo de same en la lastaj jardekoj almigrintaj itallingvaj civitanoj, el kiuj multaj el suda Italio per laborpostenoj estis vokitaj al Bolzano, kaj de tie poste translokiĝis al la najbara komunumo
  • kaj alvenintoj el aliaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio plus almigrintoj el pliaj landoj (plejparte balkanaj landoj kaj fuĝintoj el arabaj ŝtatoj)

Laŭ la censo de 2011, 71,50 procentaĵoj de la urbanoj kalkuliĝas denaske itallingvaj, 27,99 % kalkuliĝas denaske germanlingvaj kaj 0,51 % denaske ladinlingvaj. [1]

Gefiloj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
panoramo de Laives (supre) kaj de la komunumoparto Pineta (malsupre)