Leinier Domínguez

Kuba ŝakisto

Leinier DOMÍNGUEZ PÉREZ naskiĝis la  23-an de septembro 1983(nun 1983-09-23) en Havano, Kubo estas kuba grandmajstra ŝakisto. Lia plej alta posicio en la FIDE listo estis en majo 2014 per 2768, kio lokigis lin en la 10a monda posicio.

Leinier Domínguez
Persona informo
Naskonomo Leinier Domínguez Pérez
Naskiĝo 23-an de septembro 1983 (1983-09-23) (40-jaraĝa)
en Havano
Ŝtataneco KuboUsono
Okupo
Okupo ŝakisto
TTT
Retejo https://chessleinier.com
vdr

Kariero redakti

Li gajnis la Kuban Ŝakan Ĉampionumon en 2002, 2003, 2006 kaj 2012.

Dum la FIDE rangolisto 2004 de mondĉampionoj li atingis la kvaronfinalon, tiam li perdis kontraŭ Teimour Radjabov.

Lia plej bona turnira rezulto estis Barcelono 2006, kie li gajnis 8/9 kaj unue finiĝis, antaŭ Vassily Ivanchuk kun ELO-nombro 2932. En 2008 li venkis en la CPA-ŝakturniro kaj la 43-an Capablanca in Memoriam.

La 8-an de novembro 2008 li gajnis la mondan Fulman Ĉampionumon 2008, kiu okazis en Almato en kazaĥio per 11.5 poentoj el 15, antaŭ Vassily Ivanchuk, Peter Svidler, Alexander Grischuk kaj multaj aliaj ĉefaj grandmajstroj.

En junio 2013 li venkis en la FIDE Grandpremio en Tesaloniko en kiu partoprenis 12 elitaj ludantoj, inter ili Fabiano Caruana, Veselin Topalov kaj Alexander Grischuk.

Representis kubon en la Ŝakolimpikoj dum Istanbulo 2000, Bled 2002, Calvià 2004, Turino 2006, Dresdeno 2008, Ĥanti-Mansijsko 2010, Istanbulo 2012, Tromsø 2014 kaj Bakuo 2016.[1] Finis sen perdi kun 6 poentoj el 10 ludoj en Dresdeno 2008 kaj Ĥanti-Mansijsko 2010.

Referencoj redakti

  1. Leinier en la Ŝakolimpikoj (angle). Alirita 2020-05-18.

Eksteraj ligiloj redakti