Lendvadedes [lendvadedeŝ] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti.

laŭvoja kruco en Lendvadedes

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Lendvadedes situas sur mildaj deklivoj, laŭ la slovena landlimo (kontraŭe Lendava situas), fine de longa sakovojo el Rédics. Lenti troviĝas 7, Nova 22, Letenye 28 km-ojn.

Historio redakti

La unua skriba mencio devenis pri la vilaĝo el 1291 en formo "Dedusfolwa". La nuna noma uziĝas ekde 1898. Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin laŭ la nova landlimo, sekve perdis la kontaktojn kun la najbara Lendava. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ie ajn trairebla senkontrole. En Lendvadedes migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti