Lenke Beniczkyné Bajza

Lenke Beniczkyné Bajza [benickinE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beniczkyné Bajza Lenke estis hungara verkisto, ĵurnalisto, membro de Societo Petőfi (1878). Ŝi estis filino de József Bajza (poeto), ŝia edzo estis Ferenc Beniczky.

Lenke Beniczkyné Bajza
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1839 (1839-02-07)
en Peŝto
Morto 2-an de aprilo 1905 (1905-04-02) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro József Bajza vd
Gefratoj Jenő Bajza vd
Edz(in)o Gustav Heckenast • Ferenc Beniczky vd
Infanoj Agatha Beniczky • Ferenc Beniczky vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • romanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lenke Beniczkyné Bajza naskiĝis la 7-an de februaro 1839 en Pest (urbo). Ŝi mortis la 2-an de aprilo 1905 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lenke Bajza edziniĝis en 1854, sed baldaŭe ŝi eksedziniĝis. Ŝi komencis sian ĵurnalistan karieron en 1857. En 1862 ŝi denove edziniĝis kaj tiam ŝi ekuzis ankaŭ la edzonomon Beniczkyné (koprenu: Beniczky-edza). Ili longe vojaĝis tra Eŭropo. Ŝi verkis artikolojn al la tiam popularaj gazetoj, krome ŝi verkis romanojn. Ŝia ĵurnalista laboro estis pioniro-ago en la hungara ĵurnalistiko. Ŝi kreis ekzemple la rubrikon virina modo.

Verkaro (elekto) redakti

  • A fátyol titkai (Sekretoj de la vualo) 1884 - romano
  • A házasság titka (Sekreto de la edziĝo) 1890
  • Két szív harca (Batalo de du koroj) 1893
  • Leányok tükre (Spegulo de la knabinoj)
  • diversaj artikoloj, ekzemple en Koszorú, Hölgyfutár

Fontoj redakti