Lentuga palumbo
La Lentuga palumbo aŭ Hodgsona palumbo (Columba hodgsonii) estas mezgranda birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta en montararbaroj de Kaŝmiro ĝis Nordorienta Barato, orienta Tibeto, centra Ĉinio, Junano kaj Birmo.[1]
Lentuga palumbo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo redakti
La supra korpo de la Lentuga palumbo estas grenat-bruna escepte en la kolo, kiu, kiel ĉe multaj kolomboj, estas irizeca. La malsupra korpo montras la lentugecajn makuletojn kiuj havigas ties nomon. La birdo estas 38 centimetrojn longa.
Notoj redakti
Referencoj redakti
- Gibbs, Barnes kaj Cox, Pigeons and Doves (Pica Press 2001) (ISBN 1-873403-60-7)
- del Hoyo J., Elliott A. & Sargatal J. (1997) Handbook of the Birds of the World, Volume 4, Sandgrouse to Cuckoos. BirdLife International, Lynx Edicions, Barcelona, 679 p.
- Prin J. & G. (1997) Encyclopédie des Colombidés. Editions Prin, Ingré, 551 p.