Leon van der Torre

Leendert (Leon) van der Torre [LENdert fan der TOre] estas profesoro pri komputoscienco ĉe la Universitato de Luksemburgo kaj estro de la esplorgrupo Individua kaj Kolektiva Rezonado (angle Individual and Collective Reasoning, ICR),[1] kiu estas parto de la universitata Esplor-Unuo pri Komputoscienco kaj Komunikado (angle Computer Science and Communication (CSC)). Leon van der Torre esploras pri devo-logiko kaj mult-aganto-sistemoj, estas membro de la Etika Konsilanta Komitato de la Universitato de Luksemburgo kaj fondinto de la CSC-a Robota Esplorlaboratorio.[2] Ekde Marto 2016 li estas estro de la Esplor-Unuo pri Komputoscienco kaj Komunikado.[3]

Leon van der Torre
Persona informo
Naskiĝo 18-a de marto 1968
en Roterdamo
Nacieco  Nederlando
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Erasmo-Universitato de Roterdamo
Profesio
Okupo logikisto • komputosciencisto • informadikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo devo-logiko, artefarita intelekto, mult-aganto-sistemoj
Fama pro * BOID-aganto-arĥitekturo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Leon van der Torre naskiĝis la 18-an de Marto 1968 en Roterdamo, Nederlando. Li vivis en Zevenhuizen, kie li frekventis bazlernejon, antaŭ ol li frekventis la duagradan lernejan sekvion VWO de la Orange-Nassau College en Zoetermeer. Dum tiu tempo li aĉetis sian unuan komputilon, ZX-81, kiun li mem programis, kaj ŝatis skribi artikolojn por komputila revuo. Aldone li iĝis nacia junulara ĉampiono de briĝo.

Leon van der Torre studis komputosciencon ĉe la Erasmo-Universitato de Roterdamo ĉe la Fakultato pri Ekonomiscienco, kaj krome studis iom da filozofio. Li havis postenon ĉe EURIDIS kaj ĉe la Instituto pri Komputoscienco dum li diplomiĝis kiel Magistro de Scienco en 1992 kaj doktoriĝi en komputoscienco en 1997 sub la gvido de Yao-Hua Tan. Lia tezo temis pri devo-logiko en komputoscienco kaj ĝia rilato al nemonotona logiko. Lia ĉefa esplortemo estas logikoj en artefarita intelekto kaj komputoscienco.

Post postenoj en Germanujo (Max-Planck-Instituto por Komputoscienco, en Saarbrücken), Francujo (kiel Marie-Curie-stipendiato ĉe CNRS-IRIT en Tuluzo) kaj Nederlando (CWI Amsterdam, Vrije Universiteit), li eklaboris ĉe la Universitato de Luksemburgo kiel plenrajta profesoro pri Intelektaj Sistemoj en Januaro 2006. Nuntempe li ankaŭ estas estro de la universitata Esplor-Unuo pri Komputoscienco kaj Komunikado.[4] Ĝis Marto 2015, 12 studentoj doktoriĝis sub lia gvido kaj 10 postdoktoriĝaj esploristoj laborintaj sub lia gvido estis ricevintaj daŭran postenon en esplorado aŭ universitata instruado.

Esploro redakti

Laborinte pri kvalita decidoteorio,[5] Leon van der Torre direktis sin al kognoscienco kaj aganto-teorio. Li disvolvis la BOID-aganto-arĥitekturon [6] (kun kolegoj de Vrije Universiteit Amsterdam), kreis la esplorkampon de eneligo-logikoj[7] (kun David Makinson), kaj la ludo-teorian aliron al normaj mult-aganto-sistemoj[8][9] (kun Guido Boella de la Universitato de Torino). Li iniciatis plurajn simpoziojn, ekzemple la simpozion pri kunordigo kaj organizado (CoOrg), la simpozion pri interfakaj aliroj al roloj (ROLES), kaj la simpozion pri normaj mult-aganto-sistemoj (NORMAS). En 2015 li iĝis honora membro de la Eŭropa Asocio por Artefarita Intelekto.[10][11]

Leon van der Torre krome estas la redaktisto de la devo-logika angulo de la fakrevuo Journal of Logic and Computation,[12] redakciano de la fakrevuoj Logic Journal of the IGPL kaj IfCoLog Journal of Logics and their Applications, estro[13] de la kunordigaj komitatoj de la sciencaj konferencoj DEON kaj CLIMA, kaj redaktisto de la Manlibroj pri Devo-Logiko kaj Normaj Sistemoj (angle Handbooks of Deontic Logic and Normative Systems).[14] Pliaj manlibroj estas preparataj.[15]

Persona vivo redakti

De 2000 Leon van der Torre estas edziĝinta al la artisto[16] Egberdien van der Torre - van der Peijl, kun kiu li havas du filojn.

Referencoj redakti

  1. ICR group website
  2. Robolab website. Arkivita el la originalo je 2019-01-31. Alirita 2021-08-14.
  3. FSTC News: Congratulations to the new Head of CSC research unit!
  4. Members of CSC
  5. Jérôme Lang, Leendert van der Torre, Emil Weydert (2002): Autonomous Agents and Multi-Agent Systems. Autonomous Agents and Multi-Agent Systems, Volume 5, Issue 3, pp 329-363.
  6. Jan Broersen, Mehdi Dastani, Joris Hulstijn, Zisheng Huang, Leendert van der Torre (2001): The BOID architecture: conflicts between beliefs, obligations, intentions and desires Arkivigite je 2016-03-21 per la retarkivo Wayback Machine, Proceedings of the fifth international conference on Autonomous agents.
  7. David Makinson, Leendert Van Der Torre (2000): Input/output logics, Journal of Philosophical Logic.
  8. Guido Boella, Leendert van der Torre, Harko Verhagen (2006): Introduction to normative multiagent systems. Computational & Mathematical Organization Theory. Volume 12, Issue 2, pp 71-79.
  9. Guido Boella , Leendert van der Torre (2004): Regulative and Constitutive Norms in Normative Multiagent Systems. Proceedings of KR 2004.
  10. ECCAI Bulletin, July 2015
  11. University of Luxembourg News: SnT scientist Prof. Leon van der Torre appointed ECCAI Fellow
  12. Journal of Logic and Computation - Editorial Board.
  13. Deontic logic.
  14. Handbook of Deontic Logic and Normative Systems
  15. Handbook Of Formal Argumentation (HOFA)
  16. Egberdien van der Torre - van der Peijl: http://www.egberdien.com/

Eksteraj ligiloj redakti