Leonard Barnes
brita verkisto kaj ĵurnalisto
Leonard John Barnes (1895 – 1977) estis brita kontraŭkoloniisma verkisto, ĵurnalisto kaj edukisto.
Leonard Barnes | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1895 en Londono | ||||
Morto | 10-an de marto 1977 (82-jaraĝa) | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | ||||
Alma mater | Universitata Kolegio St Paul's School (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis ĉe St Paul's School en Londono. Li estis dekoraciita per Militkruco dum la Unua Mondmilito kaj tiam li studis ĉe University College en Oksfordo, antaŭ iri al Sudafriko por labori kiel bienulo kaj ĵurnalisto.
Li verkis The New Boer War (La Nova Bura Milito, 1932) kaj Empire or Democracy (Imperio aŭ Demokratio, 1939) ĉirkaŭ koloniaj kaj disvolvadaj temoj.
Barnes faris du signifajn kontribuojn al studoj pri junaj laboristoj en 1948. Li estris departementon pri Socia Politiko kaj Interveno en la Universitato de Oksfordo.