Leopold von Kalckreuth

Leopold von KALCKREUTH (naskiĝinta la 15-an de majo 1855 en Duseldorfo, mortinta la 1-an de decembro 1928 en Seevetal-Eddelsen) estis germana pentristo kaj grafikisto.

Leopold von Kalckreuth
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1855 (1855-05-15)
en Duseldorfo
Morto 1-an de decembro 1928 (1928-12-01) (73-jaraĝa)
en Seevetal
Tombo Seevetal
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Sta­nis­laus von Kalck­reuth
Patrino Anna Eleonore Cauer
Frat(in)o Maria Countess von Kalckreuth
Edz(in)o Berta von Kalckreuth
Infano Christine von Kalckreuth
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto • grafikartisto • instruisto
vdr

Vivo redakti

Von Kalckreuth kreskis en la kortegaj kaj artistaj rondoj de Vajmaro, kie lia patro Stanislaus von Kalckreuth gvidis artolernejon - al kiu estis vokitaj i.a. Franz von Lenbach kaj Arnold Böcklin. Kiel okjara knabo li havis severan edukadon en Keilhau. Lia deziro fariĝi pentristo povis realiĝi nur post lia gimnazia tempo en Wetzlar kaj Kaselo, kontraŭ la patra volo. Kalckreuth studis en 1875/76 en Vajmaro (ĉe Ferdinand Schauß kaj Alexander Struys) kaj, post unujara armea servo, ekde 1879 en Munkeno. Carl von Piloty ne akceptis lin, Gyula Benczúr iĝis lia instruisto pri "figurfako", sed Franz von Lenbach liveris al li la plej fortajn inspirojn.

Por Kalckreuth kaj multaj junaĝaj talentuloj, la Internacia Arta Ekspozicio en Munkeno en 1879 estis decidega por la restinta artistado. Tiam komenciĝis la konfronto kun la franca impresionismo kaj la realismuloj (Millet, Courbet, Menzel). Ĝis tiam, la arto estis forme influata de rezidejcoj kaj ties akademioj, kaj la direktoroj de akademio, kiel Piloty, suverenis kvazaŭ absolute. Nun artistoj komencis kunveni laŭinterese. La akademio kaj historiaĵoj ne plu tiom estimiĝis. Spertinte liberaeran laboradon Kalckreuth sentis sin impresionisto, sed kiel pentristo de figuroj li fakte priskribis la karakteron de homoj. Lia modelo estis Jean-François Millet.

Lia evoluo ŝajnigas lin konservativa. La kialo estas lia ligo al du malsamaj vivoj: inter nobeloj li konsideriĝis artisto, inter artistoj aristokrato. Pro sia rura sperto, li disvolvis temojn de individuaj figuroj en pejzaĝo. Silezio, konata al li pere de la edzino, transdonis al li la motivojn de la kampara vivo ("Sommer", 1890) kaj la bildojn de forlasitoj, maljunuloj kaj perdituloj. La forta ligo al familia vivo ebligis priskribi infanajn kondutojn (pri filino: "Mucki mit dem Badetuch"; pri filo: "Der Sohn Wolf kauernd", 1900). La limoj inter portreto kaj socia bildo restas fluaj. En 1894 en Hamburgo, li kreis unu el siaj plej epok-priskribantaj bildoj: "Die Heimkehr der Werftarbeiter" kie, fore de ĉio genra, la laboristoj estas la temo de la bildo. Lia amikeco kun Alfred Lichtwark instigis lin pentri portretojn de hamburgaj nobeloj kaj erudiciuloj (Justus Brinkmann, 1901; Alfred Lichtwark, 1912).

Malgraŭ tiu diverseca temaro, io privata ĝeneralas en la arto de Kalckreuth. Nur lia mirinda kapablo kapti la esencon de homo kaj subordigi ĝin al pentraj rimedoj altigas la reprezentadon al ĝenerala nivelo.

Troviĝante inter tradicio kaj moderneco, la ofica laboro de Kalckreuth malgravas kompare kun lia strebo al sendependeco. Inter 1885-90, li direktis la klason (pri naturo) ĉe Grandduka saksia artlernejo de Vajmaro, ĝermejo de la dua generacio de la germana impresionismo. Dum sia instruado en Karlsruhe inter 1895-99, Kalckreuth estis ligitaj kun F. Kallmorgen kaj la grafika desegnisto Emil Rudolf Weiss; pli larĝa produktado de presgrafiko komenciĝis. En 1900, li translokiĝis al Stutgarto kaj direktoris ĉe la akademio ĝis 1902.

Ĉe la apogeo de sia sukceso (ekspozicio de liaj bildoj en Dresdeno), Kalckreuth estis elektita prezidanto de la Germana Artistaro (Deutscher Künstlerbund) en 1903. Vidante la gamon da diversaj direktoj - inter la fondaj membroj en Vajmaro estis Liebermann, Corinth kaj Klinger - li ekkonis la neceson unuigi. Sub la influo de Kalckreuth, la klubanoj malpli substrekis publike lokajn iniciatojn: tamen, ilia limigo al la germana arto, kaŭzis la formiĝon de opoziciaj grupoj (Die Brücke, Sturm). En 1905, Kalckreuth rezignis pri sia posteno en Stutgarto; lia posteulo estis A. Hoelzel, por la juna generacio tiam signifa ŝanĝo.

Profunde ŝokis Kalckreuth kaj la familion la memmortigo de la talentita filo Wolf en 1906. Ekde tiu tempo, la edzino de Kalckreuth, korespondis fervore kun Rainer Maria Rilke. En 1907, pro la insisto de Alfred Lichtwark, Kalckreuth translokiĝis al Eddelsen apud Hamburgo. Li kelkfoje plende ĝemis pro la sufokanta nombro da mendoj de portretoj. Lichtwark konsideris lin la plej grava portretpentristo de Germanujo.

Fonto redakti

  • Löhneysen, Wolfgang, "Kalckreuth, Leopold Graf von". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 11 (1977), p. 51-53 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti