Grimisuat

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Les Combes (Grimisuat))

Grimisuat (malnova germanlingva nomo Grimseln) estas komunumo en la distrikto Siono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 2868 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Grimisuat
Blazono de Grimisuat
Blazono de Grimisuat
Blazono de Grimisuat
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Siono
Koordinatoj  46° 15′ 42″ N 7° 23′ 9″ O / 46.26167 °N, 7.38583 °O / 46.26167; 7.38583 (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ 42″ N 7° 23′ 9″ O / 46.26167 °N, 7.38583 °O / 46.26167; 7.38583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2868
Areo 4,44 km²
Alteco 882 m super marnivelo
Poŝtkodo 1971
Komunumkodo 6263
Mapo de Grimisuat
Mapo de Grimisuat
Situa mapo de Grimisuat
vdr

Geografio redakti

La komunumo Grimisuat situas en la franclingva Suba Valezo norde de la kantonĉefurbo Siono ĉe la norda flanko de la Valo de Rodano, en sudo de la komunumo ĉe la rodana valflanko etendiĝas vastaj vitejoj. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Grimisuat kaj Champlan, kaj la vilaĝetoj Comera kaj Les Combes.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,44 km², de kiuj 13,0% estas kovritaj de arbaro, 55,5% servas por agrikulturo kaj 27,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Grimisuat limas en nordo al Arbaz, en oriento al Ayent, en sudo al la kantonĉefurbo Siono, kaj en okcidento al Savièse.

Trafiko redakti

Grimisuat siutas flanke de la gravaj trafikvojoj. En la komunumo kruciĝas konekta vojo de Ayent al Savièse kun vojo de Arbez al Siono. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 2 kilometrojn sude de la komunumo apud Siono. Pere de poŝtaŭtolinioj de Crans-Montana tra Ayent kaj de Arbez al Siono la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Grimisuat datiĝas el la jaro 1001 kiel Grimisoch. La burgo estis konstruita de la nobela familio de Grimisuat, kiu estis menciita en la 13-a kaj 14-a jarcentoj. La burgo en la 14-a jarcento estis koncedita al la Senjoroj de Crista, tio estis la familio Ambühl. Tiu konstruaĵo servis de la 16-a jarcento ĝis 1981 kiel pastrejo kaj estas la plej malnova konstruaĵo en la komunumo. Dum mezepoko ĝis la Helveta Revolucio la komunumo apartenis al la Senjoroj de Ayent. En la jaro 1798 Grimisuat estis atribuita al la Valeza Dekono Siono.[3]

Famuloj redakti

En Grimisuat mortis hungardevena violonisto Tibor Varga.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti