Bougy-Villars

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Les Persailles)

Bougy-Villars estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 419 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Bougy-Villars
Blazono de Bougy-Villars
Blazono de Bougy-Villars
Blazono de Bougy-Villars
Bougy-Villars
Bougy-Villars
Bougy-Villars
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 28′ 44″ N 6° 21′ 14″ O / 46.47889 °N, 6.35389 °O / 46.47889; 6.35389 (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 44″ N 6° 21′ 14″ O / 46.47889 °N, 6.35389 °O / 46.47889; 6.35389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 419
Areo 1,77 km²
Alteco 548 m super marnivelo
Poŝtkodo 1172
Komunumkodo 5426
Mapo de Bougy-Villars
Mapo de Bougy-Villars
Situa mapo de Bougy-Villars
vdr

Geografio redakti

La komunumo Bougy-Villars situas sude de la monteto Signal de Bougy super la vitejplena deklivo norde de la Lago Lemano. La komunumo konsistas el la setlejoj Bougy, Villars, Les Persailles kaj Les Plantaz.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,77 km², de kiuj 21,9% estas kovritaj de arbaro, 38,2% servas por agrikulturo kaj 40,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bougy-Villars limas en nordo al Aubonne, en okcidento al Féchy, en sudo al Perroy, en sudokcidento al Mont-sur-Rolle kaj en nordokcidento al Essertines-sur-Rolle.

Trafiko redakti

Bougy-Villars situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Bougy-Villars pasas flanka paralela vojo de la kantona ĉefvojo n-ro 124 de Aubonne al Mont-sur-Rolle. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas 1 kilometron sude de la komunumo, estas Rolle situanta proksimume 3 kilometrojn sudokcidente de Bougy-Villars. Pere de la buslinio de Allaman al Rolle la komunumo etas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bougy-Villars datiĝas el la jaro 996 kiel villa Balgedelco. Ĝis la fino de la 19-a jarcento la vilaĝo nomiĝis Bougy-Milon, poste la komunumo nomiĝis Bougy kaj ek de 1953 Bougy-Villars. En la 12-a jarcento la ĝeneva episkopo Arducius de Faucigny koncedis parton de sia vitejo en Bougy-Villars al la Monaĥejo Bonmont. Sub la berna regado de la 16-a jarcento ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi apartenis al la Voktejo Morges. Poste ĝi apartenis ĝis la fino de 2007 al la Distrikto Aubonne, kiu kun efiko de la 1-a de januaro de 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la Distrikto Morges.[3]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Bougy
  • Aliaj lokoj kun la nomo Villars

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti