Levi Miller

aŭstralia aktoro

Levi Miller (naskiĝis la  30-an de septembro 2002(nun 2002-09-30) en Brisbane, Kvinslando, do nun 21-jara) estas aŭstralia infana aktoro. Li internacie konatiĝis per la usona kineja filmo Pan de 2015, kiu filmiĝis en somero 2014, kiam Levi estis 11-jaraĝa - la juna aktoro imprese plenumis la rolon de timema sed tamen pli kaj pli kuraĝa juna heroo, antaŭ la adolesko, kiu nur en la filmo transformiĝas al la rolo de la petola kaj neniomtima konatulo Peter Pan.

Levi Miller
Levi Miller en 2016
Levi Miller en 2016
Persona informo
Levi Miller
Naskonomo Levi Zane Miller
Naskiĝo la  30-an de septembro 2002(nun 2002-09-30), do nun 21-jara
en Brisbane, Kvinslando, Aŭstralio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • modelo • televida aktoro vd
Laborkampo kina aktorado vd
Aktiva dum 2010– vd
Verkado
Verkoj Pan ❦
Red Dog: True Blue ❦
Jasper Jones ❦
A Wrinkle in Time ❦
Better Watch Out ❦
American Exit ❦
Streamline vd
Aktorado
Fama rolo Peter Pan en la filmo Pan de 2015
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tamen ankaŭ antaŭ kaj post tiu internacia filmo li aktoris, unuafoje en aĝo de 7 jaroj:

  • 2010: Akiva (mallonga filmo)
  • 2011: A Heartbeat Away
  • 2011: Terra Nova (televida serio, epizodo 1x09)
  • 2012: Great Adventures (mallonga filmo)
  • 2015: Pan
  • 2016: Supergirl (televida serio, epizodo 1x05)
  • 2016: Better Watch Out
  • 2016: Red Dog: True Blue
  • 2017: Jasper Jones
  • 2018: A Wrinkle in Time

Eksteraj ligiloj redakti