Levjatano (ruse Левиафан, Leviafan´) estas rusa filmo de 2014 reĝisorita de Andrej Zviagincev, kunverkita de Zviagincev kaj Oleg Negin, kaj stelulita de Aleksej Serebrjakov, Elena Ljadova kaj Vladimir Vdoviĉenkov. La agado okazas en la Kola duoninsulo ĉe la Barenca maro kaj temas pri la historio de homo kiu luktas kontraŭ korupta urbestro kiu deziras alpropiĝi de lia terpeco.

Levjatano
filmo
Originala titolo Левиафан
Originala lingvo rusa lingvo
Kina aperdato 2014, 12 mar. 2015, 23 okt. 2014
Ĝenro filma dramo
Kameraado Mikhail Krichman
Reĝisoro(j) Andrey Zvyagintsev
Produktisto(j) Alexander Rodnyansky • Sergey Melkumov
Scenaro Andrey Zvyagintsev • Oleg Negin
Filmita en Murmanska provinco
Loko de rakonto Rusio
Muziko de Philip Glass
Rolantoj Aleksei Serebryakov • Roman Madyanov • Vladimir Vdovichenkov • Elena Lyadova • Anna Ukolova • Aleksey Rozin • Valeriy Grishko • Margarita Shubina • Dmitry Bykovsky-Romashov • Igor Savochkin • Sergey Murzin • Marianna Shults • Aleksei Zharkov
Produktinta firmao Non-Stop Production
Honorigoj Ora Globo de la plej bona internacia filmo fremdlinga • Azia-Pacifika Filmpremio por plej bona filmo
IMDb
vdr

Ĝi ricevis multajn premiojn kaj honorojn, inter kiuj nomumo kiel plej bona filmo de la 45a Internacia Kinfestivalo de Barato, elekto por konkurenci al la Ora Palmo en la Festivalo de Cannes 2014,[1] en kiu​ Zviagincev kaj Negin ricevis la premion al la plej bona scenaro.[2]​ Ĝi ricevis la premion al la plej bona filmo en neangla lingvo en la Premioj Ora Globo 2014[3] kaj estis nomumita en la sama kategorio en la Oskar-premioj de 2014.[4]

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
 
Teriberka kun la dekoracio de la domo de Kolya unuarange, malsupre de la foto.

La agado okazas en fikcia marborda urbo nome Pribreĵnij (filmita ĉefe ĉe Teriberka en la Kola duoninsulo) kaj temas pri impetema sendungito nome Kolja (Aleksej Serebrjakov), kies vivo komplikiĝas kiam maldeca, mafieca kaj korupta urbestro nome Vadim (Roman Madjanov) klopodas trouzi sian povon por senigi Kolja de siaj domo kaj terpeco. Dume ankaŭ la familia vivo de Kolja misordas, ĉar lia edzino estas malkontenta, nome Lilia (Elena Ljadova) kaj lia adoleska filo Roma (Sergej Pojodajev), el unua geedzeco de Kolja, tute malamas ŝin.

Por lukti kontraŭ la maljustico de la eksproprietigo nejuste kompensita, Kolja petas la helpon de iama amiko el militservo nome Dmitri (Vladimir Vdoviĉenkov) kiu nun estas prestiĝa advokato en Moskvo. La jura helpo de Dmitri ŝajnas haltigi la deziron de la korupta Vadim, sed tiu dekomenca sukceso ruiniĝas kiam Lilia kaj Dmitri havis ekstergeedzan amrilaton, dum Kolja estas provizore enkarcerigita. Tamen Kolja pardonas ŝin, dum ŝi ankoraŭ malkontentas pro la situacio.

La urbestro kontraŭatakas, kaj ordonas siajn sbirojn kidnapi, bategi kaj ŝajnigi la murdon al Dmitri, kiu devas reveni al Moskvo, por savi sian vivon. Lilia malesperas kaj memmortigas sin. Kolya estas akuzita je ŝia ne ekzistanta murdo kaj la amikoj de la korupta urbestro en la jura sistemo kondamnas lin al jaroj de mallibereco: li perdas sian filon, domon kaj terpecon, dum la urbestro konstruas sur la maljuste akirita loko preĝejon, en kiu la pastro predikas en la fina sceno de la filmo por la vero.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Aleksej Serebrjakov kiel Kolja.
  • Roman Madjanov kiel Vadim, la urbestro.
  • Vladimir Vdoviĉenkov kiel Dmitri, la amiko advokato.
  • Elena Ljadova kiel Lilia, la edzino de Kolja.
  • Sergej Pojodajev kiel Roma, la filo de Kolja.

Referencoj redakti

  1. «2014 Official Selection». Cannes. Konsultita la 17an de aprilo 2014.
  2. «Awards 2014 : Competition». Cannes. Arkivita el la originalo la 14an de aprilo 2016. Konsultita la 25an de majo 2014.
  3. 72ND ANNUAL GOLDEN GLOBE® AWARDS NOMINEES ANNOUNCED. Alirita la 11an de Decembro 2014.
  4. Фильм Андрея Звягинцева "Левиафан" выдвинут на "Оскар" Konsultita la 20an de majo 2023.

Eksteraj ligiloj redakti