Liberala kaj Centra Unio
La Liberala kaj Centra Unio (litove Liberalų ir Centro Sąjunga, akronime LiCS) estas liberala politika partio de Litovio.
Liberala kaj Centra Unio | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 31-a de majo 2003 vd | |
Fino | 2014 vd | |
Lando(j) | Litovio vd | |
Sidejo | Vilno | |
Ideologio | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La partio ekestis dum la jaro 2003 per fuzio de la partioj Lietuvos liberalų sąjunga (Liberala unio de Litovio), Lietuvos centro sąjunga (Centra unio de Litovio) kaj Moderniųjų krikščionių demokratų sąjunga (Unio de modernaj kristanaj demokratoj). La unuiĝintan partion gvidas Arturas Zuokas.
Dum la balotoj por la Eŭropa Parlamento dum junio 2004 la partio atingis 11,2 procentojn da voĉoj kaj nomumis du eŭropajn parlamentanojn.
Dum la lastaj balotoj por la litova parlamento Seimas, la 12-an de oktobro 2008, la Liberalų ir Centro Sąjunga atingis 5,34 procentojn da voĉoj kaj gajnis sume 8 el la entute 141 seĝoj.
La Liberalų ir Centro Sąjunga estas membro de la Liberala Internacio kaj de la Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio.
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo de la Liberalų ir Centro Sąjunga (en la litova lingvo) Arkivigite je 2004-09-02 per la retarkivo Wayback Machine