Liberala kristanismo

(Alidirektita el Liberala protestantismo)

La liberala kristanismo estis religia kaj politika fluo, naskiĝinta kaj disvolviĝinta en la Eŭropo de la 19-a jarcento, kiu celis akordigi la kristanan pensadon kun la liberalaj principoj de civilaj kaj socialaj liberecoj. Temis pri movado kaj teologia kaj politika. Tiu pensfluo havis apartan gravecon ene de la Katolika Eklezio.

Se preskaŭ tuta la tradicia eŭropa protestantismo povas esti konsiderata liberala, ne tiel en Usono, kie radikiĝis konfesioj inspire konservemaj. En Usono, do, oni difinas apartenantaj al liberala kristanismo la membrojn de iuj protestantaj eklezioj, kies multaj devenantaj el la puritana kaj kongregaciisma medioj, kiuj distingiĝis per progresismaj pozicioj en etika kaj socia kampoj. Necesas ĉi tie substreki ke en la anglosaksa mondo “liberalismo” entenas nocion malsaman al tiu eŭropa kaj praktike signifas politikan maldekstron.

Liberala kristanismo en Eŭropo redakti

Tiu speciala pensfluo en Eŭropo elstaris kiel unua epigulo Félicité Robert de Lamennais (1782-1854), kiu publikigis en 1829 la verkon Des progrès de la Révolution et de la guerre contre l'Église (Pri la progresoj de la revolucio kaj de la milito kontraŭ la Eklezio). Ĉiam en franca medio, subternataj de la ĵurnalo Avenir, voĉo de la katolikaj-liberalaj aspiroj, la liberalaj katolikoj, malsame ol la senkompromesuloj, malamikaj al liberalismo, estis favoraj al alestiĝo de la konscienclibero, preslibero kaj asocilibero, disigo inter Ŝtato kaj Eklezio. La Ŝtato, laŭ Lamennais, sintenu "indiferenta rilate religion".
La proponitaj ideoj, tamen, ne ricevis konsenton flanke de la apostola seĝo ĝispunte ke 1832 papo Gregorio la 16-a ekspicite kondamnis la ideojn de Lamenais per la encikliko Mirari vos. En 1864 papo Pio la 9-a reasertis la malkongruecon de liberalismo per la publikigo de la Sillabo.

La katolikoj liberalaj en Eŭropo trairis ĉiujn kontraudirojn proprajn de la liberala mondo de la 19-a jarcento. En kampo politika-instiuicia ili vidis la kongruecon inter parlamenta demokratio kaj kristanismo, sed en la sociala-ekonomia kampo restis iom ekstere de la elmergiĝo de kroma socia klaso, nome la proleto, kiu male estus altirinta la atenton de la socialista mondo. Nur en malfrua momento la demokrata kristanismo parte sukcesis enkanaligi la aspirojn de la proleta mondo enen de la komponamto de la sociala kristanismo. La liberala katolikismo perdis ĉiun gravecon ĉar la instancoj de la laikeco de la Ŝtato jam estis subtenitaj de la socialaj kristanoj. La rezisto, tamen, de la liberala kristanismo trovis ion da limfo okaze de enkampigo de la Prakatolika Eklezio.[1]

Notoj redakti

  1. Teologoj arde kaj intense batalis iner si el la du flankoj. Se citi famajn aŭtorojn: Karl Barth elstaris inter la kritikisoj de la liberala teologio, dum Adolf von Harnack ĝin subtenis.

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

  • Ulrich Neuenschwander: Die neue liberale Theologie. Eine Standortbestimmung, Bern: Stämpfli, 1953.
  • Hans-Joachim Birkner: „Liberale Theologie“, in: Kirchen und Liberalismus im 19. Jahrhundert. Herausgegeben von Martin Schmidt und Georg Schwaiger, Göttingen 1976, S. 33–42.
  • Manfred Jacobs: Art. Liberale Theologie. In: Theologische Realenzyklopädie 21 (1991), S. 47–68.