La rivero Lieser estas 73,6 km longa, orografie maldekstra aŭ nordmozela alfluanto de la Mozelo en Rejnland-Palatinato (Germanio). Ĝia akvakolekta areo entenas 402,4 km².

Lieser
Oficiala Fonto de la rivero Lieser apud Boxberg
Oficiala Fonto de la rivero Lieser apud Boxberg
rivero
Bazaj informoj
Longeco 73,6 km
Akvokolekta areo 402,4 km²
Fluo
Fonto en Hocheifel apud la vilaĝo Boxberg
- Alteco super marnivelo ĉ. 560 m
- Koordinatoj 50° 16′ 19″ N, 6° 51′ 23″ O (mapo)50.2719444444446.8563888888889
Enfluejo apud Lieser en la Mozelon
- Alteco ĉ. 108 m
- Koordinatoj 49° 54′ 56″ N, 7° 0′ 32″ O (mapo)49.9155555555567.0088888888889
Altecodiferenco ĉ. 452 m
Geografio
Landoj Germanio
Map
Lieser
vdr

Rivervojo redakti

La rivero Lieser fontas en la Hocheifel, la plej alta parto de la mezmontaro Ejfelo. Ĝia fonto situas Boxberg, komunumi en la distrikto Vulkaneifel.

La rivero fluas grandparte suden kaj parte paralele al la A1 . Ĝi fluas tra la distrikt urbo Daun. Poste ĝi atingas la distrikton Bernkastel-Wittlich. Ĝi fluas tro Manderscheid, kie de dekstre alfluas la la rivero Kleine Kyll kiel plej longa flankrivero de la Lieser. Poste la rivero trafluas Wittlich, la distriktubo de la distrikto Bernkastel-Wittlich, la bazeno de Wittlich kaj ka Mozelaj montoj.

La rivero enfluas de nordo en la komunumo Lieser la Mozelon.

Nomo redakti

La nomo Lieser estas de kelta origino .[1] La plej frua mencio de Lieser kiel Lesura troviĝasen poemo el la jaro 371 Mosella de Ausonius.[2] En veso 365 staras: „Praetereo exilem Lesuram“ (la sensignifa Lieser mi preterlasas).[3] Testamento el decembro 634 raportis pri vinbienoj apud la Lieser: „Vineas ad Lesuram ... quas possedi“.[4] Ekde la malfrua 8a jarcento la e en la rivernomo Lesura ŝanĝiĝis al iy, el Lesura fariĝas Lisera. La hodiaŭa nomo Lieser estas unuafoje menciita en dokumento el la jaro 1357.[5]

Turismo redakti

Dum granda parto paralele al la rivero estas la iama verfoja trako kaj nuna bisiklovojoMaare-Mosel-biciklofojo de Bernkastel-Kues trans Wittlich al Daun.

En du etapoj de Daun al Wittlich kaj pluen al Bernkastel-Kues iras Lieserpfad, migropado de la Eifelverein.

Vinkultivado redakti

Ĉe la malsupra parto de la Lieser − de Wittlich trans Platten kaj Maring-Noviand ĝis la vilaĝo Lieser − vino estas kultivata. La areoj apartenas al la vinregiono Mozelo.

Literaturo redakti

  • Manuel Andrack: Du musst wandern. Ohne Stock und Hut im deutschen Mittelgebirge, Verlag Kiepenheuer & Witsch, Köln 2005, ISBN 3-462-03488-X – beschreibt den Lieserpfad von Daun nach Wittlich als den „schönsten Wanderweg der Welt“
  • Erich Gerten, Manfred Morsbach, Alois Mayer: Die Lieser - Geschichte und Geschichten um einen Eifeler Wasserlauf, Herausgeber: VHS Wittlich Stadt und Land e.V., Wittlich 2000, ISBN 3-00-006760-4

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Franz Schmitt: Chronik Weindorf Lieser. Paulinus Druckerei, Trier 1988, S. 27.
  2. Kommentar zur Mosella des Ausonius
  3. Zitat und Übersetzung bei Franz Schmitt: Chronik Weindorf Lieser. Paulinus Druckerei, Trier 1988, S. 26.
  4. Zitat bei Franz Schmitt: Chronik Weindorf Lieser. Trier 1988, S. 42.
  5. Franz Schmitt: Chronik Weindorf Lieser. Trier 1988, S. 42.

Eksteraj ligiloj redakti