Hocheifel

regiono en Germanio

La orienta Hocheifel, ofte nur Hocheifel aŭ esperante alta Ejfelo, estas la 648 km²[1] granda orienta parto de la mezmontaro Ejfelo en Rejnlando-Palatinato (Germanujo), en kiu troviĝas la plej alta monto de tiu mezmontaro, la Hohe Acht (alteco 746,9 m).

Orienta Hocheifel
Hohe Acht
Hohe Acht
naturregiono
La plej alta punkto Hohe Acht (746,9 m)
Areo 648 km²
Kontinento Eŭropo
Situo distrikto Ahrweiler, Rejnlando-Palatinato, (Germanio)
Geografia situo 50° 23′ N, 7° 1′ O (mapo)50.3858333333337.0111111111111Koordinatoj: 50° 23′ N, 7° 1′ O (mapo) f1
Map
Orienta Hocheifel
Montaro Eifel
Akvejo akvokolekta baseno de la Rejno
vdr

Al la nomo redakti

La ĉefa parto de la orienta Ejfelo estas, apud Schneifel, la Altaj marĉoj, Monschau-Hellenthaler Waldhochfläche kaj la multe pli okcidenta altaĵo en Belgio inter la rivero Amel en la nordo kaj la rivero Ourthe en la sudo, nur unu el pluraj altaĵoj de Ejfelo kaj Ardenoj, kiuj ĉiu apenaŭ atingas altecon de 700 m – alteco , kiu nur superas la Hohe Acht. La iom pli oriente de la orienta Hocheifel situanta Naturpark Hohes Venn-Eifel uzas la esprimon Hocheifel ankaŭ en la senco Okcidenta Hocheifel (kune kun Schneifel).[2] La esprimoj okcidenta kaj orienta estas ne iom erare, ĉar ambaŭ regionoj estas klare disigita de la Kalkeifel kaj ne priskribas la orientan kaj okcidentan alon de unu kuna regiono.

Geografio redakti

Situo redakti

La orienta Hocheifel situas inter Adenau en nordokcidento, Schalkenbach en la ekstrema nordoriento, Mayen en oriento, Kaisersesch en sudoriento, Ulmen en la sudo, Daun en sudokcidento kaj Dockweiler en okcidento. Centre situas Kelberg, la burgo Nürburg kaj la Südschleife kaj la sudorienta parto de la Nordschleife de la Nürburgring.

Sude de Hocheifel estas Moseleifel, okcidente Kalkeifel, norde Ahreifel kaj oriente la Unteres Mittelrheingebiet kun la Laacher Vulkane kaj la Mittelrheinisches Becken kun Maifeld.

La najbara regiono en la sudokcidento, konsistante el la nordo de la Moseleifel kaj la sudoriento de la Kalkeifel, estas pli bone konata sub la nomo Vulkaneifel. Ĉi tie la plej altaj vulkanaj aktivecoj en la Ejfelo estis en la kvaternaro, dum la disaj kupoloj de la Orienta Hocheifel venis de pli malnova vulkanismo, el la terciaro.

 
la vilaĝo Kelberg

Montoj redakti

Al la montoj de Hocheifel (alta Ejfelo) apartenas − ordigita la alteco en metroj (m) super marnivelo:

 
Hochkelberg
 
Hochsimmer

Vidu ankaŭ: listo de montoj kaj altaĵoj de la Ejfelo.

Klimato redakti

Malgraŭ la alta situo inter 600 kaj 700 m la Hocheifel troviĝas en la „pluva ombro“ de la okcidente trovanta Schneifel. La jara precipitaĵo estas inter 800 mm kaj 1000 mm.

Referencoj redakti

  1. Landschaftssteckbrief Hocheifel Arkivigite je 2013-10-31 per la retarkivo Wayback Machine (= Östliche Hocheifel) des Bundesamtes für Naturschutz
  2. Mit Hocheifel Arkivigite je 2013-10-30 per la retarkivo Wayback Machine meint der Naturpark die Westliche Hocheifel.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti