Limbach (distrikto Pezinok)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Limbach |
Limbach, (ankaŭ germane), hungare Limpak estas vilaĝo en Slovakio.
Limbach | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Regiono Bratislavo | ||
Distrikto | distrikto Pezinok | ||
Poŝtkodo | 90 091 | ||
Aŭtokodo | PK | ||
Telefonkodo | ++421-33-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 435 (en 2 006) | ||
Loĝdenso | 149 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°17′20″N 17°13′20″O / 48.28889°N, 17.22222°O (mapo) Koordinatoj: 48°17′20″N 17°13′20″O / 48.28889°N, 17.22222°O (mapo) | ||
Alto | 192 m s.m. | ||
Areo | 15 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Limbach (Slovakia) [+] | |||
Situo redakti
Limbach situas sub monto 649 m-ojn alta, laŭ rojo, fine de sakovojo, sed estas ankaŭ aĉa vojo al la najbara Pezinok. Tiu urbo troviĝas je 3, Bratislavo je 21 km-oj.
Historio redakti
Germanoj fondis la vilaĝon post la tatara invado de 1241. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1390 havanta templon. En 1663 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Limpak 910 homoj, (plejparte germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Senec, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondomilito la germanoj estis deportitaj al Germanio. Ekde 1945 en tiu la vilaĝo loĝis preskaŭ sole slovakoj. En 2001 tie loĝis 1141 homoj, (1105 slovakoj). Sur la deklivoj oni kulturas longe vitojn.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Teobaldo el la 14-a jarcento
- luterana preĝejo de 1802
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio