Pezinok
Pezinok, hungare Bazin, germane Bösing estas urbo en Slovakio.
Pezinok | ||
hungare: Bazin, germane: Bösing | ||
urbo | ||
Preĝejo en Pezinok
| ||
|
||
Oficiala nomo: Pezinok | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Bratislavo | |
Distrikto | Distrikto Pezinok | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Malgrandkarpata regiono | |
Montaro | Malgrandaj Karpatoj | |
Memorindaĵo | Pezinok kastelo | |
Riveroj | Limbašský Potok, Viničnianský Kanál, Blatina | |
Situo | Pezinok | |
- alteco | 152 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 17′ 31″ N 17° 15′ 58″ O / 48.29194 °N, 17.26611 °O (mapo) | |
Areo | 72,755 km² (7 275,5 ha) | |
Loĝantaro | 22 068 (31.12.2009) | |
Denseco | 303,32 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1208 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 902 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-33 | |
Aŭtokodoj | PK | |
NUTS | 508179 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
| ||
Vikimedia Komunejo: Pezinok | ||
Retpaĝo: www.pezinok.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Situo
redaktiPezinok situas ĉe renkontiĝo de Malgrandaj Karpatoj kaj ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Bratislava-Modra (urbo), laŭ fervojo Bratislava-Trnava. La ĉefurbo troviĝas 20 km.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la loko devenis el 1208 en formo terra Bozin. Familio Szentgyörgyi konstruis fortikaĵon en la 13-a jarcento, kiun familio Illésházy trakonstruis renesanca burgo en 1608. Apude komence loĝis ministoj, oni trovis orojn kaj arĝentojn. Poste oni okupiĝis pri vinkulturo. En la 16-a jarcento germanoj alvenis. La komunumo iĝis libera reĝa urbo en 1647. La urbomuroj en 1643 formiĝis. En la 17-a jarcento la urbo apartenis al la plej riĉaj hungaraj urboj pro la vinkulturo. En 1683 Emeriko Thököly, en 1704 Francisko Rákóczi la 2-a okupis la urbon. Sekvis pli pacemaj tempoj, kie tiu urbo perdis la gravecon. La kuracbanejo estis fama tutlande. Okazis incendio en 1832. En la 19-a j.c. industria produkto komenciĝis. Tie ekfunkciis la unua hungara fabriko pri sulfatacido. En 1910 loĝis en la urbo 4809 da homoj (2642 slovakoj, 1558 germanoj kaj 575 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Szenc, poste al Ĉeĥoslovakio. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj. Ekde 1993 la urbo slovakiĝis. Nun loĝas tie 21000 da homoj, preskaŭ senescepte slovakoj.
Vidindaĵoj
redakti- la iama fortikaĵo transformiĝis al kastelo, kies keloj troviĝas vino, en la parko banejo troviĝas
- katolika paroĥa gotika preĝejo
- kapelo el 1608
- iama luterana, nun katolika templo el 1659
- templo kaj klostro el 1718
- restaĵoj de urbomuro kaj fortikaĵo
- muzeo pri urbo kaj vinkulturo
- la apudaj montoj estas ŝatataj de turistoj
Famuloj
redakti- en la iama Bazin naskiĝis:
- hungara bredisto Tibor Pettkó-Szandtner
- hungardevena franca astronomo Mór Lőwy
- en la 25-an de novembro 1783 germana verkisto, sciencisto Keresztély András Zipser
- en 1908 slovaka komponisto Eugen Suchoň
- hungara poŝtmarkoplanisto Endre Horváth (grafikisto)
- hungara inĝeniero Ferenc Zámor
- hungara komponisto Ignác Ruzitska
- hungara kuracisto János Károly Lübeck
- dirigento Lajos Rajter
- en la iama Bazin mortis hungara juristo György Gyurikovits