Endre Horváth (grafikisto)

Endre Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Endre estis hungara grafikisto, poŝtmarkoplanisto, monbiletoplanisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis bibithi kaj legéndi.

Endre Horváth
Persona informo
Naskiĝo la  3-an de marto 1896(nun 1896-03-03)
en Hungario Bazin (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 13-an de oktobro 1954
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Endre Horváth (grafikisto)
Okupo
Okupo grafikartisto • poŝtmarkdesegnisto
vdr
Monbileto planita de Endre Horváth

Endre Horváth [1] naskiĝis la 3-an de marto 1896 en Bazin (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario (nuntempa Pezinok en Slovakio), li mortis la 13-an de oktobro 1954 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio redakti

La familio Horváth translokiĝis al Balassagyarmat en 1908. La juna Endre tie abiturientis en 1914. Li volis studi juron, sed pro la 1-a mondmilito li iĝis soldato, fine leŭtenanto inter 1915 - 1918. Li studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo inter 1919-1925. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Helbing kaj Jenő Haranghy. Post siaj studoj li laboris en presejo pri monbiletoj ĝis sia morto escepte la jaron de 1936. Li tiam estis invitita al Bruselo por establi novan teknikon pri presado de bankbiletoj. Li edziĝis en Bruselo, sed li eksedziĝis post la hejmenveno. En 1939 li estis ankaŭ inspektoro de Hungara Nacia Banko. Post jardeko li kreis la unuan hungaran poŝtmarkon helpe de akvaforta tekniko.

Elektitaj solaj ekspozicioj redakti

  • Balassagyarmat (1979, 1984)

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj akvafortoj redakti

  • Prométheusz
  • Lánchíd
  • Pesti látkép

Elektitaj poŝtmarkoplanoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti