Lajos Rajter [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajter Lajos, slovake Ľudovít Rajter estis hungaria-ĉeĥoslovakia-slovakia komponisto, dirigento, altlerneja instruisto, membro de Hungara Arta Akademio (2000). La familio de Rajter parolis tri lingvojn: hungara, germana, kaj slovaka kaj Rajter konservis tiun kutimon ĝis la fino de sia vivo.

Lajos Rajter
Lajos Rajter
Lajos Rajter
Persona informo
Naskiĝo la  30-an de julio 1906(nun 1906-07-30)
en Hungario Bazin (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 6-an de julio 2000
en Slovakio Bratislavo (Slovakio)
Lingvoj slovakahungara
Ŝtataneco HungarioĈeĥoslovakio
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno • Academy of Performing Arts in Bratislava
Familio
Edz(in)o Q108884908
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
vdr

Lajos Rajter [1] naskiĝis la 30-an de julio 1906 en Bazin (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Pezinok en Slovakio), li mortis la 6-an de julio 2000 en Bratislavo (Slovakio).

Biografio redakti

Lajos Rajter ricevis la unuajn muzikajn lecionojn hejme de sia patro, inter 1915-1920 (intertempe kiel ĉeĥoslovakiano) en la muziklernejo en Prešporok. Li maturiĝis en 1924 en protestanta liceo, poste li studis muzikon en Muzikakademio de Vieno (1924 – 1929) de Franz Schmidt (komponisto), Joseph Marx kaj Clemens Krauss. Li daŭris la lernadon samtempe en muziklernejo de Bratislavo (1929–1933) kaj en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt de Budapeŝto (1930–1932). En la lasta loko lia majstro estis Ernő Dohnányi. Somere en Salzburg li estis asistanto de Clemens Krauss (1929-1933). Inter 1934 kaj 1945 li estis dirigento de Hungara Radio, samtempe li instruis en la menciita Muzikarta Altlernejo. Dum tiu tempo Rajter ricevis multajn invitojn de gravaj eksterlandaj orkestroj. Inter 1946-1949 (ankaŭ inter 1968–1977) li estis dirigento de Radio Bratislavo, inter 1949–1976 li dirigentis la filharmonian orkestron en la sama urbo, eĉ li ankaŭ instruis inter 1949–1976 en la Drama kaj Muzika Altlernejo de Bratislavo. Li emeritiĝis en 1976 en Bratislavo, sed kiel komponisto li restis aktiva. Li mortis en Bratislavo, sed li estis entombigita en sia naskiĝurbo. Dum kariero daŭranta pli ol 70 jarojn Rajter akiris internacian reputacion. Li ricevis premiojn inter 1936 - 2011.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Der Blumen Rache (baleto)
  • Quattro pezzi (por simfonia orkestro)
  • Ländler B dur (1914, por citro kaj piano)
  • Organ Preludes (1917, por orgeno)
  • Gyermekbál-Keringő (1917, por ĉambra muziko)
  • Tavaszi muzsika (1926)
  • Symphonic Suite (1932-1933)
  • Boldog, kinek a béke minden vágya (1941, por triopo)
  • Utazások (1942, por kantvoĉo kaj orkestro)
  • Névnapi muzsika. Little Suite in Old Style (1949, por piano)
  • Pastoral Suite (1951)
  • Rapsodie pour arpe (1998)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti